Sonĝvortoj predikante tranĉi ekonomiajn ligiojn

(GMT+08:00) 2020-06-05 20:03:18     Redaktoro:邱杰明
La 3an de junio Wall Street Journal publikigis la artikolon sub la titolo: Ĉu Usono estas preta tranĉi ligilojn kun Ĉinio? La artikolo avertis, ke akcipitroj de Usono flanke de sekureco devas konscii, ke rompi la provizĉenon kaj edukan ligilon inter Usono kaj Ĉinio kaŭzas grandan perdon al Usono.

Iuj usonaj politikistoj senĉese predikis tranĉi ekonomiajn ligiojn, senĉinigon ĉe industriaj ĉenoj. Iuj usonaj politikistoj eĉ proponis establi fonduson de 25 miliardoj da usonaj dolaroj kaj diris, ke finiĝis la epoko de Usono por debordiĝa dungado.

Tamen laŭ internaciaj ekonomikistoj, nun la tutmonda provizĉeno kaj industria ĉeno formiĝis laŭ merkata distribuo kaj kunlaboro de ĉiuj landoj en la mondo. Translandaj entreprenoj distribuis resursojn laŭ la regulo de merkata ekonomio, celante maksimumigon de la profitoj. Kiel ili iros laŭ decidoj de usonaj politikistoj?

Usonaj entreprenoj maltrankviliĝis, ke se estas tranĉataj la ekonomiaj ligiloj, ili perdos la grandan konsuman merkaton de Ĉinio. Neniu entrepreno volas meminiciate forlasi tiel grandan merkaton.

Laŭ la raporto publikigita de la Grupo Rhodium lastatempe, la investosumo de usonaj kompanioj en Ĉinio en la unua trimestro kalkuliĝis al 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj, iom malpli alte ol tiu de la pasinta jaro. En la pasinta duona jarcento, Usono jam fariĝis lando subtenata ĉefe de financo kaj servoj. Al ĝi mankas talentoj de fabrikado. Se ĝi tranĉas ligilojn kun Ĉinio por fabrika industrio, Usono eble ne trovos laborantojn.

Ankaŭ la revuo Diplomatiaj Politikoj de Usono publikigis artikolon, dirante, ke usonaj oficistoj memvole pensis, ke la pandemio alportos laborŝancojn al Usono. Neniu atesto pruvis, ke la kompanioj translokos siajn servojn al Usono pro la epidemio.

Por translandaj entreprenoj, altireco de Ĉinio kun la granda merkato de 1,4 miliardoj da loĝantoj venas ne nur de perfekta infrasktrukturo kaj kompletigitaj industrioj, sed ankaŭ de senĉesa pligrandigo de malfermo kaj pliboniĝanta administra medio.

Estas atentinde, ke lastatempe la ĝenerala projekto pri konstruado de liberkomerca haveno de Hainan klare difinis regulojn en nul-dogano, impost-avantaĝoj, altiro de talentuloj, translandlima servo, malfermo de financo, ktp. Tio sendube plue fortigos altirecon de ĉina merkato kaj donos pliajn ŝancojn al translandaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin