Ĉinio pene antaŭenigas vakcinesploradon kaj kontraŭepidemian kunlaboradon kun la internacia socio

(GMT+08:00) 2020-06-05 21:12:03     Redaktoro:邱杰明

La 5an de junio Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio, tenante la koncepton de la homara sortkomunumo kaj konservante striktan kontakton kun ĉiuj partioj, pene antaŭenigas vakcinesploradon kaj internacian kunlaboradon kontraŭ la epidemio. La tutmonda privakcina pintkunveno antaŭnelonge okazis en la formo de video. La celo de la kunveno estas kolekti monrimedojn mondskale por finance helpi la esploradon, produktadon kaj distribuadon de vakcino. En la gazetara konferenco de la 5a de junio, demandite pri la koncerna afero, Geng Shuang respondis, ke Ĉinio esprimis la komunan deziron plifortigi internacian kunlaboradon en la esplorado de vakcino, kaj tio transdonas memfidon kaj decidemon kune kun la internacia socio batali kontraŭ la epidemio. Ĉinio esprimis sian gratulon al la sukcesiĝo de la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin