【Video】Ŝanĝoj pro scienco kaj tekniko dum la Ĉinaj Du Sesioj

(GMT+08:00) 2020-06-06 00:01:27     Redaktoro:Xiao

Shan: Saluton, mi estas Shanshan.

Shan: Shanny, ĉu vi povas aŭdi min?

Shanny: Kompreneble mi povas. Mi iom ŝercis kun vi. Hodiaŭ ni daŭrigas la diskutadon pri ŝanĝoj en la Du Sesioj.

Shan: La ŝanĝoj en la hodiaŭa programero rilatas al scienco kaj tekniko.

Ŝanĝoj la 1a: Ne vizaĝo-al-vizaĝaj gazetaraj kunvenoj

Shan: Jen estas unu el la gazetaraj konferencoj de la Du -Sesioj. Same kiel antaŭe, ĉu ne?

Shanny: Tute ne! Nun mi haltigas la videon kaj pligrandigas la bildon. Vidu, jen estas 4k-ekrano, kiu ĉeloke sendas 5G signalon!

Shan: Pro la epidemio, raportistoj kaj deputitoj ne kiel antaŭe renkontiĝas en kunvenejoj, kaj fariĝas noramle la "rektelsendaj kunvenoj kaj gazetaraj konferencoj". Depititoj respondas demandojn en la Granda Popola Halo, dume raportistoj demandas en Media Novaĵ-Centro.

Shanny: Teknikistoj garantias la samtempan sendadon de signaloj preskaŭ sen prokrasto,

Shan: samtempe oni certigas, ke homoj, kiuj aperas en la ekrano, estas simile grandaj kompare kun veraj homoj. Tio estas vere malfacila.

Ŝanĝoj la 2a: Ne-ĉelokaj intervjuoj

Shan: Raportistoj ne povas rekte kontakti depititojn en gazetaraj konferencoj aŭ dum intervjuo.

Shanny: Troviĝas video-intervjua ĉambro en loĝejoj de depitutoj. Kaj en planita tempo raportistoj faras intervjuojn per video.

Shan: Tiu ĉi maniero plifortigis efikon, reduktis koston trafikan kaj aliajn, kaj estas pli oportuna.

Ŝanĝoj la 3a: Rektelsendejo de sekretario Li

Shan: Ĉu vi scias, kiom da tempo necesas por ke depititoj dissendu al vilaĝanoj novaĵojn kaj siajn spertaĵojn pri la Du Sesioj?

(Je la 20a horo ĉi-vespere, bonvenon al rektelsentejo, ŝekretario Li faros rektan elsendon)

Shanny: Vespere de la tago de la inaŭguro, Li Jun, (sekretario de Xiuyun-vilaĝo de Cangxi-gubernio de Sichuan-provinco) faris rektelsendon kaj klarigis la labor-raporton de la registaro.

Shan: Tra tempo kaj distanco ŝtataj politikoj atingis ĉiujn civitanojn de la Granda Popola Halo.

Shan: Kvankam pro la epidemio homoj ne povas rekte kontakti, tamen danke al tekniko komunikado fariĝis pli oportuna.

Shanny: Kvamkam sekretario Li kaj liaj vilaĝanoj distancas pli ol 1600 kilometrojn, tamen per poŝtelefona retkelsendo, ili facile komunikiĝas unu al la alia.

Shan: Ŝanĝiĝis manieroj, Ne ŝanĝiĝis nia deziro kaj klopodo por pli bona vivo,

Shanny: Kaj proksimiĝas koroj de deputitoj kaj popolanoj.

Shan:Shanny ĉu vi memoras, ke antaŭ dekkelkaj jaroj nia praavino miris, ke homoj estas vivantaj dioj, ĉar homoj, kiuj distancas milojn da kilometroj, povas renkontiĝi post kelkaj horoj per aviadilo.

Shanny: Kaj nun mi volas diri al nia praavino: "ĉu vi scias, ke nun kiam ni volas vidi homojn kaj scii ion, per poŝtelefono ni povas tuj vidi la homon kaj koni la aferon.

Mi estas Shanshan.

Mi, Shanny.

Ni diskutos pri ŝanĝoj venontfoje.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin