Xi telefone parolis kun Emmanuel Macron

(GMT+08:00) 2020-06-06 17:26:05     Redaktoro:邱杰明

Vendrede vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun franca prezidento Emmanuel Macron.

Xi akcentis, ke post eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj Francio tenas altnivelan stratgian kunordigon. Nun la disvolviĝa tendenco de la tutmonda epidemio ankoraŭ ne estis efike haltigita. Solidareca kunlaboro estas ĝusta vojo. Ĉinio kaj Francio plue kune subtenu la internacian komunumon solidarece batali kontraŭ la epidemio kaj faru sian kontribuon por la fina venko de la mondo. Oni devas antaŭenigi kunan esploradon de institucioj de la du landoj, subteni internacian kunlaboron en esplorado de vakcinoj kaj medikamentoj, rapidigi efektivigon de la interkonsentoj de la 73a Kongreso de la Monda Organizo pri Sano, doni subtenon al MOS, evoluigi plu kontraŭepidemian kunlaboron inter Ĉinio, Francio kaj Afriko kaj subteni evoluantajn landojn en Afriko.

Xi emfazis, ke la ĉina merkato estas malferma al Francio. Ĉinio esperas, ke Francio bone utiligos "rapidan travojon" al Ĉinio por komercistoj, helpos francajn entreprenojn rekomenci produktadon kaj laboron en Ĉinio, kaj samtempe kreos justan kaj sendiskriminacian komercan medion al ĉinaj entreprenoj en Francio.

Macron diris, ke Francio laŭdis al Xi, ke tiu proklamis la vakcinon ellaborotan de Ĉinio kiel internacian publikan produktaĵon. Francio volas, kune kun Ĉinio, efektivigi la interkonsentojn de la Kongreso de MOS, subteni la organizon ludi gravan rolon, fortigi kunlaboron kun MOS kaj doni subtenon al afrikaj landoj en batalo kontraŭ la epidemio. Francio donas altan gravecon al serio da gravaj kontaktoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj volas ludi pozitivan rolon en ĉi-rilata

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin