Xi Jinping telefone parolis kun kosta-rika prezidento

(GMT+08:00) 2020-06-06 18:08:00     Redaktoro:邱杰明

Vendrede vespere, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun kosta-rika prezidento Carlos Alvarado Quesada.

Xi akcentis, ke nun estas serioza la epidemia situacio en Latin-Ameriko, Ĉinio volas plue liveri firman subtenon kaj laŭeblan helpon al Kosta-Riko. Ĉinio plue firme protektos internacian justicon kaj laŭleĝajn rajtojn de mezaj kaj malgrandaj evoluantaj landoj, fortigos internacian kunlaboron kontraŭ epidemio, protektos klopodojn de evoluantaj landoj kaj protektos sekurecon de publika sano de la mondo.

Alvarado diris, ke Kosta-Riko firme observas la principon de unu Ĉinio, kaj volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en publiksano, infrastrukturo kaj kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin