Ĉina ekonomio antaŭeniras en postepidemia periodo

(GMT+08:00) 2020-06-07 12:28:57     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la plej lastaj donitaĵoj de ĉina Nacia Statistika Buroo, la industria aldona valoro sur asignata skalo de Ĉinio en aprilo pliiĝis je 3.9% komapre kun tio samperiode pasintjare. Ankaŭ Ĝenerala Administracio de Dogano publikigis donitaĵojn, montrante, ke la eksportado de ekstera komerco de Ĉinio en aprilo pliiĝis je 8.2%.

La donitaĵoj montras, ke rapidiĝis rekomenco de produktado kaj laboro de Ĉinio. La forta subteno al ekonomia prosperigo estas forta bezono de la merkato, antaŭenigo de industriigo kaj urbanizado, kion akcelis ekonomi-stimulaj politikoj.

La favoraj rimedoj prenitaj de Ĉinio sendube donis pli da fido al ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj. El la tutmonda sfero, la spertoj de Ĉinio en ekonomia prosperigo estas lernindaj de aliaj landoj. Ĝenerala direktoro de IMF Kristalina Georgieva diris, ke Ĉinio nun rekomencis produktadon kaj laboron, ne nur turniĝante de risko al prosperigo, sed ankaŭ liverante sufiĉe da profesiajn sciojn kaj spertojn al aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin