Pekino startigis "konsuman sezonon"

(GMT+08:00) 2020-06-07 16:28:08     Redaktoro:邱杰明

Sabate Ĉina Komunikila Grupo kaj la municipa registaro de Pekino kune startigis serion da aktivecoj de la "Konsuma Sezono", por akceli konsumadon de pekinanoj. La aktivecoj daŭras ĝis la jarfino, celante efektivigi la gravajn instrukciojn de prezidanto Xi Jinping pri enorda antaŭenpuŝo de rekomenco de produktado kaj laboro ĉe butikoj kaj merkatoj.

En la malferma ceremonio la urbestro Cai Qi, estro de la Ĉina Komunikila Grupo Shen Haixiong kaj reprezentantoj de entreprenoj, konsumantoj, medicinistoj helpintaj en Hubei-provinco kaj ekspres-distribuantoj kune malfermis la pordon de nova ekonomio kaj nova konsumado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin