Tradukistoj kaj interpretistoj en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-08 18:13:43     Redaktoro:Ĝoja

Zhong Zhichao (maldekstre la dua)

Post la eksplodo de la kronvirusa epidemio kuracistoj, flegistoj kaj policanoj sinsekve venis al fronto de la batalo kontraŭ la epidemio. Samtempe kun tio ankaŭ multaj batalantoj en ordinaraj postenoj faris kontribuon kaj estas respektindaj. Ekzemple, tradukistoj kaj interpretistoj fariĝis nemankigebla forto por interŝanĝo de mesaĝoj kaj komuna divido de spertoj pri batalo kontraŭ la epidemio.

La 30-an de marto ĉina kuraca teamo konsistanta el 8 fakuloj atingis Venezuelon kaj komencis preskaŭ dusemajnan interŝanĝon kaj s-ro Zhong Zhichao, laboranto de Ĉina Internacia Kompanio MEHECO, servis kiel interpretisto por ĉinaj fakuloj kaj venezuelaj kuracistoj kaj flegistoj.

Zhong jam laboras en Venezuelo tri jarojn kaj respondecas ĉefe pri postvenda servado de kuracaj aparatoj. Ĉar li ne konis multajn kuracajn terminojn, tial ĉiuvespere li faris pezajn preparojn. Li diris:

"Ĉiuvespere mi preparas enhavojn rilatajn al malsamaj kampoj. Komence mi ne trovis ilian rilatecon, poste mi solvis la malfacilon danke al ĝustatempa komuniko kun ĉinaj fakuloj kaj al helpo de kolegoj miaj. La dokumentoj liveritaj de ĉina teamo estas ĉinaj aŭ anglaj, mi tradukis ilin en la hispanan lingvon, kaj kelkfoje, por prelegoj, devis fari el ili projekciaĵojn."

Rememorante la sperton Zhong menciis aferon, kiu donis al li profundan impreson. Li diris, ke vizitante privatan hospitalon, Huang Mao, estro de ĉina kuraca teamo, kaj aliaj ĉinaj kuracistoj volis viziti pacientojn en la zono de seriozaj malsanuloj.

"La tiamaj kaj tieaj apartigaj rimedoj ne estis ĉiuflankaj, zono polua, zono duonpolua kaj zono pura ne estis bone distingitaj, sed pro humaneco, bonkoreco kaj scienca esploro ĉinaj fakuloj persistis en vizito al seriozaj pacientoj en apartigaj ĉambroj. Mi tre admiras ilian kuraĝecon kaj sinoferon. Fininte la viziton, Huang Mao diris al mi: 'Zhong, ne estu maltrankvila. Antaŭe mi batalis kontraŭ Sarso kaj birda gripo, mi jam spertis kelkajn epidemiojn.'"

Zhong diris, ke li sin sentas honora servi por komunikado inter ĉinaj kaj venezeulaj kuracistoj kaj flegistoj kaj por helpo al la venezuela popolo en pli scienca kaj pli efika trakto de la kronvirusa epidemio.

"Fakte mia rolo ne estis granda, mi nur servis kiel megafono. Se mi ion helpis, mi sentas min honora kaj plezura."

"Pro la epidemio mi sentas la sensignifecon kaj senfortecon de homoj. Por eviti tian ĉi senton mi decidis fari iun signifoplenan aferon per mia profesio."


Ma Yao

Ma Yao estas magistro diplomiĝinta el la ĉinlingva internacia eduko en Pekina Fremdlingva Universitato kaj ŝi lernis la hispanan lingvon kaj dum la epidemio ŝi partoprenis kelkajn projektojn de volontuloj. Marte propagiĝis la kronvirusa malsano en la tuta mondo, tiam volontularo "Tergloba Rigardo al Wuhan" tradukis kaj ellaboris 9-lingvajn versiojn de Gvidlibro de Epidemia Prevento por Fremdaj Amikoj kaj de Sugestoj pri Hejma Kvaranteno DXY, kaj Ma Yao partoprenis tradukon por la versioj de la hispana lingvo.

"Urĝegis iuj projektoj, kaj necesis ilia fintraduko en du aŭ tri tagoj, sed mankis tradukistoj. Tial mi afiŝis urĝan anoncon en mia wechat-paĝo, kaj tuj kelkaj miaj kunlernantoj kontaktis min kaj aliĝis."

Ma Yao partoprenis ankaŭ teamon de volontuloj kontraŭ la kronvirusa epidemio, lanĉitan de hispanaj ĉindevenuloj kaj ĉinaj lernantoj en Hispanio. Ŝi diris:

"Marte komenciĝis grandskala eksplodo de la epidemio en Hispanio, mankis spertoj por hispanaj kuracistoj kaj flegistoj, kiuj petis de ĉinaj kuracistoj doni helpon pere de hispanaj ĉindevenuloj. Mi kaj kolegoj tradukis demandojn de hispanaj kuracistoj en la ĉinan lingvon kaj sendis ilin al ĉinaj kuracistoj, kaj poste tradukis ĉinlingvajn respondojn en la hispanan lingvon kaj transsendis ilin al la hispanaj kuracistoj. Fakte la tradukoj estis malfacilaj, ĉar multaj enhavoj rilatas al kuracaj terminoj."

Ma Yao diris, ke en la mondiĝo de la epidemio ĉiuj estas membroj de la komunumo de la homaro kun komuna estonto. Ŝi esperis doni sian propran energion kaj fari pli da signifoplenaj aferoj. Ŝi diris:

"Mi vidis, ke amaso da volontuloj, inkluzive de volontuloj el la urbo Wuhan, kiel eble aliĝis al laboroj. Multaj volontuloj laboras tage en siaj hejmoj kaj servas en libera tempo. Ilia persisteco tuŝas min."

Komence de 2020, komisiita de oficejo pri eksterlandaj aferoj de la pekina registaro, Wang Mengmeng, vicprofesoro de hispanlingva fakultato de Pekina Fremdlingva Universitato, partoprenis tradukon kaj ĝustigon de politikoj kaj dokumentoj rilataj al eksterlandaj aferoj pri la prevento kaj regado kontraŭ kronvirusa epidemio de la oficejo, inkluzive de ĝustigo kaj ekzameno de tekstoj pri la publika letero de la pekina registaro al alilandanoj, kiuj troviĝas en Pekino, ĉiutaga informo pri la epidemio, taktiko pri manĝado kaj trinkado, pri relaborado kaj pri alilandanoj, kiuj revenas al Pekino, kaj tradukon de bondeziroj sur helpaj varoj por aliaj landoj.

"Ni devas prave kaj dece traduki tekstojn de politikoj. Ekzemple fine de januaro en malneta teksto estis pandemio, konsiderante tiaman realon ni fine uzis la vorton epidemio aŭ malsano anstataŭ pandemio. Fakte la diferencoj inter tiuj vortoj estas grandaj, tial ni devas zorgeme ekzameni tekstojn por eviti miskomprenon."

Wang Mengmeng

Laŭ Wang Mengmeng, tradukistoj (interpretistoj) ludis gravan rolon en la batalo kaj la profesio de traduktistoj estas tre grava por tutgloba batalo. Ŝi diris:

"Rilataj esploroj de lingvistiko montras, ke antaŭ publikaj krizoj lingvaj obstakloj probable kaŭzis malfortecon de homoj, kies patrina lingvo ne estas la lingvo uzata en oficialaj mesaĝoj. Probable pro lingva obstaklo tiaj homoj kredos neoficialajn mesaĝojn aŭ pli multe dependos de mesaĝoj en patrina lingvo, aŭ havos serion da psikaj problemoj. Tial la lingvistikaj rondoj ĝenerale opinias, ke estas la ŝlosila faktoro fremdlingva komunikado de antaŭtempa averto, trakto kaj posteventa administro de neatenditaj eventoj."

En internaciaj kunlaboroj kontraŭ la kronvirusa epidemio tradukistoj kaj interpretistoj ludis gravan rolon kaj aktive kontribuis por dividi mondajn mesaĝojn kaj spertojn kontraŭ la epidemio. Per tiu ĉi raporto ni donas nian estimon kaj respekton al ĉiuj neordinaraj laborantoj en ordinaraj postenoj dum la batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin