Oficialulo: Ĉinio faros kronvirusan vakcinon tutmonda publika bono

(GMT+08:00) 2020-06-08 15:56:15     Redaktoro:Xiao
Altranga ĉina oficialulo diris dimanĉe, ke Ĉinio faros sian vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano tutmonda publika bono, kiam ĝi estos preta por apliko post sukcesaj esploroj kaj klinikaj provoj.

Wang Zhigang, ministro pri scienco kaj teknologio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke oni devas plifortigi internacian kunlaboron en ekspluatado, klinikaj provoj kaj apliko de vakcino.

Wang diris, ke ekspluatado de vakcino devas fokusiĝi al certigo de sekureco, efikeco kaj atingebleco. Ĉinio nun ekspluatas vakcinojn en kvin kategorioj - vakcinoj de senaktivigita viruso, rekombinaj protein-vakcinoj, vivaj malfortigitaj grip-vakcinoj, adenvirusaj vakcinoj kaj vakcinoj bazitaj sur nuklea acido.

Blanka libro titolita "Batalo kontraŭ Kronvirusa Malsano: Ĉinio en Agado", kiu estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio dimanĉe, diris, ke ĝis nun kvar vakcinoj de senaktivigita viruso kaj unu adenvirusa vakcino estis aprobitaj por klinikaj provoj. Sciencistoj en Ĉinio kaj fremdaj landoj subtenis similan ritmon en la ekspluatado, tamen Ĉinio estas ĉe kapo de la mondo en ekspluatado de iuj specoj de vakcinoj.

Wang diris, ke multe da internacia kunlaboro estis efektivigita ĝis nun en ekspluatado de vakcino. Li emfazis la gravan rolon de vakcinoj en la homa historio kaj diris, ke ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj klopodas kontribui al konstruado de la tutgloba komunumo de sano por ĉiuj. Li tamen rimarkigis, ke ekspluatado de vakcinoj estas rigora kaj kompleksa procezo, kiu alfrontas multajn necertecojn kaj eble bezonas longan tempon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin