Ĉinio: Hainan ne negative influos statuson de Honkongo kiel komerca centro

(GMT+08:00) 2020-06-08 16:03:38     Redaktoro:Xiao

La plej alta ekonomia plananto de Ĉinio diris lunde, ke la poziciigo kaj la industria fokuso de la liberkomerca haveno Hainan diferencas de tiuj de Honkongo, kio indikas, ke komplementeco superas konkurencon en la du regionoj.

"Ankaŭ la leviĝo de Hainan ne influos la statuson de Honkongo," Lin Nianxiu, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en gazetara konferenco, kiun ĉeestis ankaŭ aliaj registaraj oficialuloj, inkluzive de Wang Shouwen, vicministro pri komerco kaj ĉina vicreprezentanto pri internacia komerco.

La konferenco estis okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por ekspliki la ĝeneralan planon por la liberkomerca haveno Hainan, kiu estis publikigita en la 1a de junio.

La plano celas konstrui la sudan insulan provincon en tutmonde influan komercan centron liberan de doganpagoj antaŭ la mezo de la jarcento. Ĝi diras, ke la komerc-havena sistemo fokusiĝanta al liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo estos "fundamente establita" en Hainan antaŭ 2025 kaj fariĝos "pli matura" antaŭ 2035.

Laŭ la plano, Ĉinio konstruos Hainan, la plej grandan specialan ekonomian zonon de Ĉinio, en la frontlinion de la integriĝo de la lando al la monda ekonomia sistemo. La tropika insulo de 9,5 milionoj da homoj profitos ankaŭ de malalta enspez-imposto limigita je 15% por kvalifikitaj individuoj kaj liberecoj rilate al eksterlanda komerco kaj kapitala fluado kaj pli facila investa medio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin