La ponto Peljesac en Kroatio estas konstruata de ĉina entrepreno

(GMT+08:00) 2020-06-08 20:16:00     Redaktoro:Xiao

La 11an de aprilo 2019, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis la programon de la ponto Peljesac

La 25an de majo la kroata ĉefministro Andrej Plenkovic inspektis la konstruejon de la transmara ponto Peljesac sude de Kroatio. Dume li esprimis sian kontentecon pri tio, ke la ĉina kontraktanto konkeras la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la epidemio kaj penas fari progreson en la konstruado de la ponto.

Post lia inspektado loka amaskomunikilo raportis, ke la ponto estas unu el la plej gravaj kontrulaboroj de la lando. La limtempo, pro la epidemio, eble prokrastiĝas je du aŭ tri monatoj, tamen la ĉina kontraktanto, malgraŭ la epidemio, bonkvalite plenumos ĝin.

Oleg Butkovic, la kroata ministro pri maraj aferoj, transporto kaj infrastrukturo, kiu akompanis la ĉefministron en la inspekto, diris, ke la epidemio ne interrompas la konstruadon, laŭplane la parto de la vorko, pri kiu la ĉina entrepreno okupiĝas, estos plenumita maksimume ĝis la fino de la venonta jaro.

La ponto Pejesac sume longas 2 440 metrojn. Konstruite ĝi transiros la golfeton Ston en Adriatiko, interligiĝante kun la teritorio de Kroatio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin