Bondeziro por infanoj okaze de Internacia Infana Tago

(GMT+08:00) 2020-06-08 16:02:03     Redaktoro:邱杰明

Okaze de Internacia Infana Tago ĉina prezidanto Xi Jinping salutis infanojn de ĉiuj etnogrupoj tra la lando okaze de la Internacia Infana Tago, la 1-a de junio. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis infanojn lerni diligente, firmigi siajn idealojn kaj konvinkojn kaj disvolvi fortajn korpojn kaj mensojn por sin prepari por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Xi rimarkigis, ke infanoj en la tuta lando spertis specialan periodon dum batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio, kiam ĉiuj ĉinoj unuiĝis. Li diris, ke atestante la grandajn heroaĵojn, ke la ĉina popolo laboris kune kaj leviĝis kontraŭ defioj, la infanoj sekvis la alvokon de la partio kaj la registaro por subteni la kontraŭepidemian batalon per siaj konkretaj agoj kaj montris bonan spiriton de la infanoj de la tuta lando.

Li emfazis, ke hodiaŭaj infanoj de Ĉinio ne nur spertas kaj atestas la atingon de la unua centjara celo de la lando, sed ankaŭ estas nova forto por atingi la duan centjaran celon kaj konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon. Li urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj kaj ankaŭ la socion prizorgi infanojn kaj krei favorajn kondiĉojn por ilia kreskado.

Karaj infanoj, pere de la animacio ni elkore salutas vin kaj bondeziras, ke vi ellernu diligentecon dum legado; vi lernu persistecon el malfaciloj; vi lernu kunlaboron kun aliaj en praktikoj; vi lernu heredadon en ĉina kulturo; vi kapablu novigon en lernado kaj lernadon en novigo; vi lernu esploron en serĉo de scioj; vi lernu amikiĝon kun aliaj dum komuna ekzistado kun la nature; vi portu respondecon en kreskado.

Karaj infanoj, ni esperas, ke vi ĝojos pro burĝono sur tero, saltos kaj krios pro leviĝanta matena suno kaj donos bonkorecon kaj varmon al aliaj homoj kiam vi estos plenaĝuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin