Ĉefo de MOS: Malboniĝas situacio de kronvirusa epidemio tutmonde

(GMT+08:00) 2020-06-09 14:36:04     Redaktoro:Xiao
Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke la situacio de la kronvirusa epidemio en Eŭropo pliboniĝas, tamen tutmonde ĝi plimalbonigas.

Laŭ Tedros, pli ol 100 000 kazoj estis raportitaj al la MOS en naŭ el la lastaj 10 tagoj, kaj la 7an de junio, pli ol 136 000 kazoj estis raportitaj, tio estis "la plej granda nombro en unu tago ĝis nun". Li diris, ke nun estis raportitaj al la MOS preskaŭ 7 milionoj da kronvirusaj kazoj, kaj preskaŭ 400 000 mortoj.

Rilate la situacion en Afriko, la ĉefo de la MOS diris, ke en plej multaj landoj ankoraŭ kreskas la nombro de kronvirusaj kazoj, kun iuj raportitaj kazoj en novaj geografiaj regionoj.

Li diris al raportistoj, "Ni ankaŭ vidas kreskantajn nombrojn de kazoj en partoj de Orient-Eŭropo kaj Centr-Azio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin