Ĉinio faras gravajn kontribuojn por prevento kaj regado de la epidemio en la mondo

(GMT+08:00) 2020-06-09 20:55:34     Redaktoro:Xiao

Je la 10a horo de la 7a de junio, ĉina ŝtata konsilio publikigos blankan libron sub la titolo Ĉina Agado en Batalo kontraŭ la Nova Kronviruso, kaj okazigis gazetaran konferencon.

La blanka libro estas grava dokumento kun kvar ĉapitroj: peniga procezo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, kunordiga batalo en preventado, regado kaj kuracado, granda forto de batalo kontraŭ la epidemio kaj kuna konstruado de homara komunumo de higieno kaj sano.

La blanka libro diras, ke la nova kronvirusa pneŭmonio estas la pandemio plej vaste influanta la tutan mondon ekde la lasta jarcento.

La blanka libro diras, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio donis altan gravecon al preventado kaj regado de la epidemio, ĉiuflanke fortigis unuigan gvidadon, akcentis meti la vivsekurecon kaj sanon de la homoj en la unuan lokon, prezentis la ĝeneralan postulon "firmigi memfidon, reciproke subteni, science preventi kaj precize efektivigi politikojn".

La blanka libro diras, ke post klopodado, Ĉinio kun grandega kosto kaj ofero, forte turnis la epidemian situacion, haltigis disvolviĝan tendencon de la epidemio dum pli ol unu monato kaj akiris decidigan frukton de protekta batalo en Wuhan kaj Hubei post preskaŭ tri monatoj. La batalo kontraŭ la epidemio akiris gravan strategian frukton.

La blanka libro montras, ke Ĉinio ĉiam havas la koncepton de la kuna komunumo de komuna futuro de la homaro, portas respondecon de potenca lando, batalas kune kun aliaj landoj por kune venki la malfacilojn. Kun laŭleĝa, publika, travidebla kaj respondeca sinteno, Ĉinio en la unua momento raportis al la internacia komunumo informojn pri la epidemio kaj senrezerve dividis siajn spertojn pri preventado, regado kaj kuracado kun diversaj partioj. Ĉinio laŭeble liveris humanitaran helpon al la internacia komunumo kaj subtenis tutmondan batalon kontraŭ la epidemio.

La blanka libro montras, ke solidareco kaj kunlaboro estas la plej forta armilo de la internacia komunumo por venki la epidemion. Diversaj landoj devas, surbaze de la koncepto de kuna komunumo de la komuna futuro de la homaro, kunlabori kaj subteni unu la alian por venki la epidemion kaj konstrui homaran komunumon de sano kaj higieno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin