Ĉinio kaj EU antaŭenpuŝos rilatojn en postpandemia epoko

(GMT+08:00) 2020-06-10 19:44:35     Redaktoro:Xiao
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde kunprezidis la 10an Altnivelan Strategian Dialogon inter Ĉinio kaj la Europa Unio (EU) kun Josep Borrell, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna zorgo. Observantoj opiniis, ke tiu ĉi jaro estas grava por ambaŭ flankoj por antaŭenigi kunlaboron kaj firmigi konsenton, ĉar okazos jara kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, pintkunveno de gvidantoj 27+1 de Ĉinio kaj la EU kaj la pintkunveno de gvidantoj 17+1 de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Krome, ĉi-jare la du flankoj komencos integri la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kaj la eŭropunian strategion de eŭrazia konektiteco kaj eble konkludos investan interkonsenton, pri kiu la intertraktado daŭris jam sep jarojn.

Fronte al la multoblaj defioj de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj la EU, du gravaj fortoj kaj civilizacioj de la mondo, subtenis unu la alian en la batalo kontraŭ la viruso. Samtempe ili kune antaŭenigis internacian kunlaboron en la kampoj de publiksana sistemo kaj esploro pri vakcinoj kaj ankaŭ por helpo al Afriko. Wang diris en la dialogo, ke Ĉinio kaj la EU devas firmigi la komunan persiston pri multflankismo, intensigi kunlaboron en multflankaj kadroj, inkluzive de la UN, konservi pacon kaj stabilecon de la mondo, akceli tutmondan regadon pri publika sano, trakti tutmondajn defiojn inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj pliigi la strategiecon kaj tutmondecon de la duflankaj rilatoj.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris lastatempe en kunveno de la Eŭropa Konsilio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, ke rilatoj kun Ĉinio devas esti prioritatigitaj en la eksteraj aferoj de la unio kaj ne devas esti limigitaj en la komerca sfero. Ŝi aldonis, ke la EU devas esti rezoluta por agnoski la pozicion de Ĉinio en internaciaj institucioj kaj intensigi kunlaboron kun Ĉinio en klimatŝanĝiĝo, mediprotekto kaj sansekureco.

La novaĵ-retejo Euractiv raportis, ke se la interkonsento pri investado inter la EU kaj Ĉinio povus esti atingita en tiu ĉi jaro, ĝi ne nur pli bone protektos interesojn de entreprenoj kaj investantoj de la du flankoj sur la institucia nivelo kaj liveros al la du flankoj de kunlaboro pli travideblajn kaj stabilajn cirkonstancojn kaj prognozojn, sed ankaŭ aldonos fidon pri kresko de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin