Ĉina termezura teamo sur Ĉomolangmo

(GMT+08:00) 2020-06-12 19:49:38     Redaktoro:Pluveta

Karaj amikoj, en la videaĵo ni vidis ke ok-membra ĉina termezura teamo atingis la montpinton Ĉomolangmo je la 11a horo kaj 3 minutoj en la 27a de majo antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, kun misio precize mezuri la altecon de la plej alta monto de la mondo.

Por plenumi misiojn konstrui itineron al la montpinto kaj transporti materialojn al tendaro je la altitudo de malpli ol 8 300 metroj, membroj de la vojkonstrua kaj transporta teamoj ekveturis al la tendaro je la altitudo de 7 028 metroj de la antaŭa tendaro kun la altitudo de 6 500 metroj je la 7a horo matene de la 10a de majo.

Ĉinio komencis remezuri la altecon de la montpinto Ĉomolangmo, la plej alta montpinto de la mondo, la 30an de aprilo. La mezura teamo konsistas el membroj el la Ministerio de Naturaj Resursoj kaj la nacia montgrimpa teamo. Antaŭ tio la termezura teamo de 53 membroj jam faris preparojn ekde marto en la ĉirkaŭaj regionoj.

Ankaŭ telekomunikaj kompanioj helpis starigi plurajn monde plej altajn bazstaciojn de la kvina-generacia reto sur iuj el la bazaj tendaroj de la monto, liverante signalajn servojn al montgrimpantoj, termezuristoj, kaj esploraj teamoj.

De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ĉinaj esploristoj kondukis ses grandskalajn mezuradojn kaj sciencajn esplorojn sur la montpinto Ĉomolangmo kaj publikigis la altecon de la pinto dufoje en 1975 kaj 2005, tio estis 8 848,13 metroj kaj 8 844,43 metroj respektive.

La 2an de junio, Ĉinio anoncis, ke ĝi finis la unuan altprecizan aer-gravitan termezuron pri la montpinto Ĉomolangmo kaj ĝia ĉirkaŭa regiono, post kiam aviadiloj de la misio sekure revenis al Lasao, la ĉefurbo de Tibeto.

Per la komplikajn gravit-mezuraj instrumentoj portitaj en la aeron, la termezuro liveros datumojn pri la geoida surfaco de la regiono kun centimetra precizeco, tiel kontribuante al pli preciza mezuro de la alteco de la plej alta montpinto de la mondo. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio faris tian termezuron, kaj ĝi plenigos la mankon en koncernaj datumoj.

Karaj amikoj, mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin