(video)Opinioj de Esperantistoj pri la epidemio—— Intervjuo kun Lucas Vinicius per videoligo

(GMT+08:00) 2020-06-12 19:51:24     Redaktoro:Pluveta

Saluton karaj amikoj mi estas Lucia el la Esperanto-redakcio de Ĉina Komunikila Grupo en Pekino. Nuntempe la epidemia situacio en la mondo ankoraŭ restas tre maltrakviliga, kaj la nova kronviruso rapide disvastiĝas en pli multaj landoj. Komence de nia hodiaŭa programo, ni kune rigardu la plej novajn donitaĵojn pri la kronvirusa malsano tra la mondo, kiuj estis publikigita de la universitato John Hopkins ĉi-matene laŭ pekina tempo.

Hodiaŭ, ni invitas nian amikon, sinjoron Lucas Vinicius al nia programo. Li loĝas en nordorienta parto de Brazilio.

Lucia: Do, saluton Lucas, unue bonvolu saluti niajn spektantojn.

Lucas: Saluton al ĉiuj kiuj nin spektas nun, mi estas Lucas Vinicius, brazilano, mi loĝas en Mossoró nordorienta parto de Brazilo, precize en la stato de Norda Rio-Grando. Mia urbo havas indiĝenan nomon, tio estas menciinda afero. Kaj mi estas instruisto kaj admirulo de ĉina ret-radio. Mi pensas ke la laboro farita de ĉina ret-radio estas belega kaj tre utila al la tuta mondo. Ĉar ĉina ret-radio ĉiam disvastigas al ĉiuj ni verajn kaj justajn komunikadojn. Do mi tute dankas esti ĉi tie kun ĉiuj vi kaj por mi estas granda honoro, dankon.

Lucia: Dankon pro via partopreno Lucas. Kiel vi fartas? Vi diris al mi ke vi laboras hejme kaj instruas per interreto, do ĉu vi povus informi nin pri la nuna situacio en via lando? Ĉu la urbo, kie vi loĝas, estis influita de la viruso?

Lucas: Mi volas diri ke mi tre dankas la demandojn. Mi bonfartas kvankam la situacio de mia lando tre gravas. Multaj laboristoj volas lasi la izol-programon por reveni al siaj laborpostenoj, ĉar al ili mankas necesan monon por aĉeti manĝaĵojn, aĉeti necesaĵojn, kaj ankaŭ ni povas pensi ke ju pli pasas la tempon de izol-periodo des pli la laboristoj suferas ĉar perdas iliajn laborpostenojn. Kaj la situacio ĉi tie estas tre grava, ni havas grandajn problemojn ĉi tie en Brazilo, niaj hospitaloj estas plene okupitaj kaj multaj personoj ne scias kiel ili povas iri se estus infektitaj de la kronviruso.

Lucia: Dum la speciala periodo la reta instruado estas la plej bona elekto, kaj fakte nun la ĉiutaga vivo renormaliĝas paŝo post paŝo kaj multaj studentoj jam revenis al siaj klasĉambroj en Ĉinio. Ĉu vi povus diris al ni, kiel homoj sin protektas kontraŭ la viruso en via urbo, kaj kiaj rimedoj estas adoptitaj de la loka registaro?

Lucas: Do bone mi pensas, ke kio okazas ĉi tie en Brazilo estas ke la personoj simple lavas siajn manojn kun akvo, kun sapo aŭ kun alkholo. Sed politike parolante ni havas kelkajn dekretojn, ekzemple en la stato kie mi loĝas la registaro dekretis ke komercoj kaj vendejoj fermu siajn pordojn.

Lucia: Dankon pro via informado Lucas. Ĉu vendejoj, superbazaroj ktp en via urbo normale funkcias, kaj ĉu vi iris eksteren por aĉetado dum la laboro en hejmo? Ĉu vi aĉetis ion per la reto, kaj kion vi ĝenerale kuiras hejme?

Lucas: Ĉi tie en Brazilo, la superbazaroj estas malfermitaj kiel mi diris antaŭe, ili neniam fermis siajn pordojn, do ni povas iri al vendejoj kaj superbazaroj por aĉeti necesaĵojn kaj manĝaĵojn, ktp. Mi persone parolante tre ŝatas peti manĝaĵon per interreto, mi faras tion kaj pensante ne eliri de mia hejmo por eviti kontakti kun aliaj personoj. En mia hejmo mi ankaŭ ŝatas kuiri fazeolon, rizon kaj viandon, kiuj estas kutimaj manĝaĵoj ĉi tie en mia lando en Brazilo.

Lucia: Do Lucas, ĉu iaj novaĵoj, okazaĵoj aŭ neforgeseblaj scenoj rilataj kun la kronvirusa epidemio forte impresis vin?

Lucas: La unua sceno kiu venas al mia kapo estas kiam mi eliris el mia hejmo kaj mi vidis multajn personojn kun maskoj, mi neniam imagis ke tio okazus iam ĉi tie en Brazilo kaj en la mondo fakte. Sed tio bedaŭrinde okazas nun ĉu? La alia sceno estas kiam mi trapasis fronte al publika banko ĉi tie en Brazilo, mi vidis multajn personojn farante vicon fronte al la banko sub la forta suno de Brazilo, temas pri malriĉuloj tre malriĉuloj kiuj ricevus tre malgrandan kvanton da mono ofertita de registaro de nia lando. Sed tiaj personoj fakte bezonas la monon, kion ni povas fari? Tia sceno mi povas diri ke kortuŝis kaj estas tre bedaŭrinda sceno.

Lucia: Ni esperas ke la laboro kaj ĉiutaga vivo povos renormaliĝi kiel eble plej rapide. Vi diris al mi, ke vi sekvas ĉiujn novaĵojn publikigitajn de ni. Mi vere ĝojas kaj dankas vin pro via subteno. Ĉu vi ofte atentis ĉirilatajn raportojn pri Ĉinio aŭ pri prezidanto Xi de lokaj amaskomunikiloj? Ĉu vi aŭdis pri libroj de prezidanto Xi? Kaj kio estas via kompreno pri la politiko farita de Xi momente. Ĉu vi povus diri al ni aŭ diskuti kun ni?

Lucas: Estas tre bona demando pri Xi Jinping, inkluzive mi volas sendi fortegan brakumon al via prezidanto, prezidanto Xi, ĉar mi estas granda admiranto de lia politiko en Ĉinio. Mi povas diri ke ĉi tie en Brazilo ni estas lando de okcidenta parto de la mondo, do la novaĵoj pri Ĉinio ne estas en multaj fojoj veraj novaĵoj, ĉar mi povas diri ke kiam aperis la kronviruso multaj personoj legante ĵurnalojn kaj spektante televidkanalojn de Brazilo pensis ke la kronviruso estis viruso kreita de la laboratorio aŭ sciencistoj, kiuj estas ĉinaj. Sed tio ne versa. Pri la politiko de Xi, kiu laŭ mi estas tre mirinda, tre admirinda, ne alvenas ĉi tie mia lando, mia urbo, kiel devus alveni. Mi povas diri ke fakte la politiko de prezidanto Xi ne estas konata kun multaj personoj ĉi tie. Multaj personoj ankoraŭ kredas ke en Ĉinio la situacio estas tro grava, eĉ pli grava ol ĉi tie en Brazilo. Imagu tion estas tre grava penso, tre malĝusta penso. Mi sukcesis legi kelkajn novaĵojn, kelkajn informojn pri Ĉinio kaj Xi Jinping pere de kelkaj retpaĝoj. Mi legas ĉar mi ŝatas legi pri socialismo kaj politiko inkluzive mi volas diri ke mi estas komunista persono, socialisma ankaŭ, do tio faciligas mian legadon pri la vero de Xi kaj pri la vero de Ĉinio fakte.

Lucia: Dankon pro via ĉeesto al nia programero Lucas. Bone protektu vin kaj subtenu kontakton kun ni! Ĝis!

Lucas: Bone mi tute dankas Lucia pro la invito. Do, fortajn brakumojn el Mossoró, el Norda Rio-Grando, el Brazilo. Ĝis al ĉiuj.

Karaj amikoj, bonvolu sekvi niajn raportojn kaj kontribui al ni per ĉi-rilataj videaĵoj aŭ bildoj. Viaj kontribuaĵoj kuraĝigos ĉiujn meze de la epidemio. Dankon! Mi estas Lucia en Pekino. Ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin