Serba ĉefministrino adiaŭis ĉinan kuracan teamon

(GMT+08:00) 2020-06-14 11:20:37     Redaktoro:Ĝoja

Serba kuracisto adiaŭis sian ĉinan kolegon.

Antaŭ pli ol 80 tagoj ĉina kuraca teamo atingis Serbujon, plensukcese fininte mision la 10-an de junio laŭ la loka tempo la teamo ekrevenis al Ĉinio. Ĉefministrino de Serbujo Ana Brnabić aparte adiaŭis ĉinajn fakulojn en la flughaveno.

La 6-an de marto aperis kronvirusa malsano en Serbujo, post nur du semajnoj la ĉina kuraca teamo atingis Serbujon. Tiam rapide disvastiĝis la kronvirusa malsano en Serbujo, malgraŭ vojaĝa laco ĉinaj fakuloj tuj eklaboris kaj batalis kune kun serbaj kolegoj. En la 82 tagoj en Serbujo ili partoprenis pli ol 150 kuracajn agojn, veturante tra la tuta Serbujo. Danke al gvido de la ĉinaj fakuloj nun la epidemio estis efike regata kaj rekomenciĝis normala vivo kaj laboro por lokanoj.

Serba ĉefministrino Ana Brnabic intervidiĝis kun membroj de ĉina kuraca teamo.

La 10-an de junio serba ĉefministrino Ana Brnabic intervidiĝis kun membroj de la ĉina kuraca teamo kaj donacis al ili grundon de Serbujo por memoro. Ĉi-nokte ŝi ankaŭ aparte venis al flughaveno por adiaŭi la ĉinajn fakulojn.

Ana Brnabic aparte venis al flughaveno por adiaŭi ĉinajn fakulojn.

Ana Brnabic diris, ke la serbaj registaro kaj popolo dankas Ĉinion pro ĝia granda subteno kaj helpo al Serbujo por bati la kronvirusan epidemion, kaj dankas la ĉinajn fakulojn pro ilia diligenta laborado. Ŝi diris:

"La ĉina kuraca teamo estas profesie la plej bonkvalita en la mondo, donis al Serbujo rarajn spertojn de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa malsano kaj ludis ŝlosilan rolon en la serba batalo kontraŭ la epidemio. Mi refoje dankas familianojn de la ĉinaj fakuloj pro ilia komprenemo, subteno kaj ofero. Post la epidemio mi invitos la ĉinajn fakulojn kaj iliajn familianojn kiel gastojn reveni al Serbujo, kunfesti venkon kaj senti gastamon kaj dankemon de la serba popolo."

La ĉina kuraca teamo donacis teaman kostumon al Ana Brnabic.

Ana Brnabic aparte venis al flughaveno por adiaŭi ĉinajn fakulojn.

Ankaŭ Chen Bo, ĉina ambasadorino en Serbujo, donis altan takson al laboroj de la ĉina kuraca teamo. Ŝi diris:

"La ĉinaj fakuloj dividis kun serbaj kolegoj spertojn de preventado, regado kaj kuracado. Kie aperis la malsano tien venis ili, kaj ĉie restis la spuroj iliaj. La ĉina kuraca teamo jam fariĝis la simbolo de reciproka helpo, unuiĝo kaj komuna batalo de la du popoloj kontraŭ la epidemio. Mi konvinkiĝas, ke ili revenos al la hejmlando kun la plej bona impreso pri Serbujo, frateco kaj amikeco inter la popoloj serba kaj ĉina kaj la plej profunda memoro pri komuna batalo de la dulandaj kuracistoj kaj flegistoj kontraŭ la epidemio. Dum la batalado la dulandaj kuracistoj kaj flegistoj ŝuldo-ĉe-ŝulde protektas sanon kaj vivon. Mi kredas, kie ajn estos la ĉinaj fakuloj, ili fariĝos la ĉiamaj protektantoj de la fera amikeco inter Ĉinio kaj Serbujo."

Nome de la ĉina kuraca teamo profesoro Lin Bingliang esprimis dankon al la serbaj registaro kaj popolo pro ilia subteno, zorgo kaj helpo.

Nome de la ĉina kuraca teamo profesoro Lin Bingliang, vicestro de Tria Filia Hospitalo sub la Universitato Sun Yat-Sen pri kontaĝaj malsanoj, esprimis dankon al la serbaj registaro kaj popolo pro ilia subteno, zorgo kaj helpo. Li diris:

"Ni persone atestis, ke en tre malfacila situacio Serbujo venkis malfacilojn unu post unu kaj kreis miraklojn unu post unu. Estas tre malmultaj la kazoj krizaj kaj mortintaj de Serbujo en la Mondo. Ni povas diri, ke en la tutgloba batalo Serbujo donis tre kontentan respondon. Ni opinias, ke nun en Serbujo jam fondiĝis la ĝenerala sistemo de prevento kaj regado, kaj ni konvinkiĝas, ke niaj koroj ĉiam estas kune ligitaj kaj ni recproke subtenos unu la alian."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin