Granda rolo de vilaĝa ombroteatro en la elimino de malriĉeco

(GMT+08:00) 2020-06-14 11:27:43     Redaktoro:Ĝoja
Hongsibao en la mezo de Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono estas la ĉina plej granda areo, kien translokiĝis, pro la bezono de anti-malriĉeca batalo kaj media protekto, 230 mil homoj el 8 gubernioj de la distrikto Nanshan en Ningxia. La vilaĝo Shacaodun kun 5 816 loĝantoj estas fama pro ombroteatro, la nemateriala kultura heredaĵo.

Ombroteatro estas ĉina popola tradicia arto, per ombroj de figuroj faritaj el feloj aŭ paperoj oni prezentas teatraĵojn. Dum la prezentado malantaŭ blanka kurteno artistoj kaj funkciigas ombrajn figurojn kaj rakontas, kaj samtempe tion akompanas melodio de perkutinstrumentoj kaj kordaj instrumentoj. Tiu ĉi arto plenas je densaj lokaj karakterizaĵoj kaj estas vaste populara, kaj pro malsamaj muzikaj trajtoj formiĝis diferencaj specoj. En 2011 ombroteatro estis enlistigita kiel nemateriala kultura heredaĵo de la homaro.

En la centro de sinteza kultura servado en la vilaĝo Shacaodun preskaŭ ĉiutage estas prezentataj ombroteatraĵoj. Yang Yonghong, estro de grupo de la ombroteatro en Shacaodun, malantaŭ la kurteno funkciigis ombrofigurojn. Li povas samtempe funkciigi 4 figurojn per la du manoj.

Yang Yonghong malantaŭ la kurteno funkciigas ombrofigurojn.

Finiĝis la unua teatraĵo vilaĝanoj faris varman aplaŭdon, poste atendis la sekvan teatraĵon.

La vilaĝanoj de Shacaodun transloĝiĝis tien el la gubernio Longde de Ningxia, kiu estas kulturoriĉa. En 1997 tiama 19-jaraĝa Yang Yonghong eklernis de fakulo de ombroteatro Liang Rui kaj heredis liajn pli ol 120 ombrofigurojn, kiujn faris prapatroj de Liang Rui.

 Prezento de ombroteatraĵo en la vilaĝo Shacaodun

En 2000 Yang moviĝis al Hongsibao. Kvankam tiama vivo ne estis facila, tamen li ne forlasis ombroteatron. En libera tempo li kaj amatoroj kune ludis ombroteatraĵojn.

En 2012 Yang organizis la teatran grupon konstantan el pli ol 30 personoj kaj aĉetis kostumojn kaj instrumentaron. Poste la grupo faris prezentojn kaj en la vilaĝo kaj ekster la vilaĝo, laŭgrade fariĝis fama kaj ŝatata de homoj.

En 2017 en la vilaĝo Shacaodun establiĝis centro pri kultura servado, poste la centro fariĝis la ekzercejo kaj prezentejo de teatraĵoj. Kaj kultura fako donacis kompleton da muzikinstrumentoj kaj akustikajn aparatojn.

Vilaĝanoj spektas ombroteatraĵon.

Decembre de 2017, por disvolvi la teatron, Yang Yonghong fondis kompanion pri prezentado de ombroteatraĵoj Xinglongyuan de Ningxia.

Rapide la nova kompanio ricevis inviton kaj prezentis teatraĵojn en urboj. Yang diris: "Iuj urbanoj neniam spektis ombroteatraĵon kaj ekinteresiĝas pri ĝi. Sentante la ŝaton de spektantoj niaj laborantoj faris prezenton kun pli granda energio."

Nun la kompanio de Yang Yonghong kontribuas al kultura industrio de la vilaĝo. Wang Yongming servas kiel sekretario de partifilio en la vilaĝo jam 10 jarojn. Li diris, ke kulturo ludas gravan rolon en helpo al malriĉuloj. Li substrekis: "Estas malfacile alvoki vilaĝanojn por kunveno, sed ili tre viglas en kulturaj aktivadoj. Precipe en la vintra libera tempo, post sezono de agrikulturaj laboroj, kulturaj aktivadoj riĉigas la vivon kaj donas okazon de komunikado. Nun vilaĝanoj konkuras por sin disvolvi."

Ankaŭ kultura disvolvo estas grava por ĉiuflanka finkonstruo de la bonstata socio. Kamparanoj bezonas riĉiĝi kaj materiale kaj anime.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin