La ĉiama filo de flava tero

(GMT+08:00) 2020-06-15 19:42:15     Redaktoro:Pluveta

"Mi estas filo de flava tero." Tion esprimis Xi Jinping en sia membiografia artikolo. La peniga juneco kaj travivaĵoj en la Leŭsa Altebenaĵo kultivis lian firman konvnikon, nome fari praktikajn aferojn por la popolo. Xi Jinping agadis laŭ la konvinko en la lastaj 50 jaroj.

Jen kelkaj paroladoj de Xi.

En la libro Mi estas filo de flava tero, Xi Jinping skribis: Kiel servisto de la popolo mi enradikiĝas en Shaanbei-Altebenaĵo, ĉar ĝi kultivis al mi senŝanceliĝan konvinkon: fari praktikajn aferojn por la popolo! Kien ajn mi iras, mi estas la filo de flava tero por ĉiam.

Kiam mi faris enketon en la gubernio Zhengding de la provinco Hebei, mi ofte transpasis la riveron Hutu…sur la ŝultro mi portis biciklon kaj vadis en ĝi paŝo post paŝo. Atinginte mian celon, popolan komunumon, mi tranoktis ĝuste tie. Tiam troviĝis neniu gastejo. La sekretario de la komunumo cedis al mi siajn oficejon kaj liton. Ĉion mi memoras. Kvankam la kondiĉoj estis malfacilaj, tamen mi bone konis la staton kaj, cetere, proksimiĝis al kadruloj kaj popolanoj. Servante kiel sekretario de la gubernia partia komitato mi vizitis pli ol 200 vilaĝojn de la gubernio.

---El Emocio de ĝenerala sekretario Xi Jinping pri helpo al malriĉuloj

Estas penige atingi Xiadang-vilaĝon. Sekretario de la vilaĝa partia komitato trahakis kreskaĵojn antaŭe, kaj ni ĉiuj sekvis lin kun bambua stango en la mano, irante laŭ rivero. Li diris, ke tiu ĉi vojo estas pli proksima. Pro la malfacila irado kaj fora situacio tien malmultaj kadruloj venis.

Sed vi venis tien unufoje, vin memoras kelkaj generacioj de lokanoj. Nun ili ankoraŭ diras, ke ĝenerala sekretario Xi vizitis Xiadang-vilaĝon. Feng Menglong, oficisto de la Ming-dinastio, servis kiel guberniestro de Shouning, kaj por atingi Shouning li iradis duonan jaron. Ni devas lerni tiun ĉi spiriton. Se oficisto celas komfortecon, li eĉ estas malpli nobla ol feŭda oficisto.

------El Emocio de ĝenerala sekretario Xi Jinping pri helpo al malriĉuloj

Niaj kadruloj kaj gvidantoj devas ĉiam firme memori tion, ke la partio kaj la popolo metas nin sur la postenon de gvidantoj, celante, ke ni faru praktikajn aferojn por la popolo, ne fariĝu "oficisto". La vivo estas valora, la interesoj de popolamasoj estas la plej altaj, kaj la devo de gvidantoj estas pli peza ol Tai-monto. La "ĉapelo de oficisto" ne estas pli granda ol sekureco de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

---El Novaj Frazoj de Zhijiang

La 14an de junio de 2007 en sia esplorado en Huangpu-distrikto de Ŝanhajo Xi diris: Ni devas fari tiajn aferojn: sendi lingokarbon en neĝa vetero, uzi limigitajn monojn por ŝlosilaj aferoj, ne fari programojn por figuroj kaj atingoj, kaj veraj meritoj estas sur la lipoj de la popolamasoj.

La 16-an de junio de 2015 en esplorado en gubernio Zunyi de la ĉina provinco Guizhou Xi Jinping montris: Ĉu politiko de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estas bona aŭ malbona? Tio dependas de sinteno de popolanoj. Se ili ridas, do ĝi estas politiko bona kaj sekvinda; se iuj el ili ne ridas, tio signas, ke la politiko ne estas perfekta kaj devas esti reĝustigita. Bonaj vivotagoj venas de diligenta laborado. Malriĉeco ne timigas; ne ekzistas malfacilo, kiu ne estus venkita, se oni havas memfidon kaj firman volon.

La 25-an de januaro de 2020 en kunveno de konstantaj membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi emfazis: La epidemio ĝuste estas ordono, prevento kaj regado estas devo. Divernivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas laŭ decidoj kaj aranĝoj de la Centra Komitato de KPĈ ĉiuflanke mobilizi, aranĝi kaj fortigi laborojn, meti sur la unuan lokon vivan sekurecon kaj korpan sanon de popolamasoj kaj rigardi la laborojn kontraŭ la epidemio la plej gravan laboron.

La 10-an de junio de 2020 Xi substrekis: Oni devas persisti en la disvolva penso preni la popolon kiel centron, praktike solvi demandojn, kiuj ĝenas, ĉagrenas kaj maltrankviligas popolamasojn kaj solide enpostenigi gravajn amasojn da homoj, kiuj perdis laborojn, aŭ finis lernadon en superaj lernejoj, aŭ venis de kamparo aŭ retiriĝis el militservo.

La 22-an de majo de 2020 en kunveno de delegacio de la Interna Mongolio dum la 3-a sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso Xi emfazis: La bazo kaj nodo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la popolo. Kaj KPĈ gvidas la popolon fari revolucion, konstruadon kaj reformadon fundamente celante havigi al la popolo bonan vivon. Kaj tio neniam ŝanĝiĝos, kiom da grandaj defioj, premoj, oferoj kaj kostoj ni renkontos.

"Igu la popolon havi bonan vivon" tion Xi oftege diras. La solena promeso kun energio enkorpigas la varman kaj profundan emocion de Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin