Ĉina ekonomio konstante reprosperiĝas

(GMT+08:00) 2020-06-15 20:36:55     Redaktoro:Pluveta

La 15an de junio la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio publikigis la ekonomiajn kurantajn indikojn de majo. Ĝenerale la ĉefaj indikoj restas bonaj, kaj la ekonomia daŭre iras al reprosperiĝo. Fronte al la ekstera premo la ĉina ekonomio sin prezentas granda fleksebleco. Ĝi havas la kapablon venki provizoran malfacilon kaj la povon senĉese antaŭeniri.

En majo la ĉina industria produktado stabile leviĝis. La aldonvaloro de la supermezura industrio kreskis je 4,4% kompare kun tiu en majo de la pasinta jaro; la produkta indiko de servado kreskis je 1%; la vendado en la merkato pograde revarmiĝis, kaj la detalevenda sumo de la sociaj konsumaĵoj malkreskis je 4,7% kompare kun tiu de aprilo; la konsuma prezo de loĝantaro leviĝis per 2,4% kontraste al tiu de aprilo; kaj la senlaboreco estis 5,9%, kiu estas malalta je 0,1% ol tiu de la lasta monato.

Dum la kronvirusa epidemio Ĉinio respektis la leĝon de la ekonomia evoluado kaj ĝustatempe reguligis disvolvajn celojn. Ĉinio alprenis diversajn rimedojn por respondi al diferencaj krizoj kaj defioj, kaj nun la efikoj jam elmontriĝis. La ĉina ekonomio retrovis al si la "bazon", kaj la merkato ankaŭ stabiliĝis.

Ĉinio estas giganta merkato, en kiu troviĝas 1,4 miliardoj da loĝantoj. En tio do kasiĝas forta konsumado. Sendube, tio estas la unua granda motoro por la ĉina ekonomio. Michael Spencer, ĉefekonomikisto de la Germana Banko (Deutsche Bank) kaj esplora administranto de Azi-Pacifiko, opiniis, ke la reprosperiĝo de la ĉina ekonomio "verŝajne impresiĝas tre profunde", kaj ke la ĉina ekonomio, pro la pliboniĝo de la enlanda postulo, espere kreskos je 5%-6% en la dua trimestro surbaze de la unua.

Nuntempe Ĉinio jam komencis la planon lanĉi la grandskalan "novan baz-konstruadon". La ĉina registaro refoje insistis rapidigi la novan infrastrukturon ekzemple de 5G-reto kaj datena centro. Tio sendube liveras novan dinamikon al la tutmonda industriĉeno kaj pliigas la altiron de la ĉina merkato.

Ju pli estas malfacila tempo, des pli necesas plivastigi la malfermon. Ĉinio, kiu persistas en multflankismo kaj tutmondiĝo, havas la kapablon ne nur konstante reproperigi sian ekonomion kaj efektivigi la celon de la tutjare ekonomia kaj socia disvolviĝado, sed ankaŭ, kune kun la internacia komunumo, venki la provizoran malfacilon kaj enŝovi novan movforton en la mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin