Ĉina ĉefministro ĉeestis malferman ceremonion de interreta Kantona Foiro

(GMT+08:00) 2020-06-16 14:11:51     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde urĝis klopodojn por atingi fruktodonajn rezultojn de la 127a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, populare konata kiel Kantona Foiro, kiu okazas interrete.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis la virtualan malferman ceremonion de la okazaĵo en Pekino. Li alvokis klopodojn por certigi la sekurecon de la industria ĉeno, konservi stabilecon en eksterlanda komerco kaj investado kaj antaŭenigi kunlaboron por kungajnaj rezultoj. Li inspektis interretajn eksponejojn de entreprenoj.

La foiro okazas interrete pro la kronvirusa epidemio. Malgraŭ la ŝanĝiĝo, la 127a foiro altiris preskaŭ 26 000 ĉinajn kaj alilandajn entreprenojn.

Vizitante la eksponejon de la kompanio Gree, giganto de hejmaj elektraj aparatoj, Li diris, ke la interreta Kantona Foiro montris la rezolutecon de la lando vastigi pordmalfermon kaj kune certigi la sekurecon de internaciaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin