Novaĵoj (Junio 16)

(GMT+08:00) 2020-06-16 19:34:53     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 16a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidos eksterordinaran ĉina-afrikan pintkunvenon pri solidareco kontraŭ kronvirusa epidemio; la artikolo de Xi pri la Civila Kodo estas publikigita. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos eksterordinaran ĉina-afrikan pintkunvenon pri solidareco kontraŭ la kronvirusa epidemio en Pekino merkrede, kaj faros tonikan paroladon.

"Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Laoso por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio," diris ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping lunde.

En buŝa mesaĝo sendita al Bounnhang Vorachith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio (LPRP) kaj laosa prezidanto, Xi diris, ke li kredas, ke pro komuna klopodo de Ĉinio, Laoso kaj la internacia komunumo, fina venko certe estos atingita en la batalo kontraŭ la pandemio.

Xi diris, ke li ĝojas ricevi varman kaj amikan leteron de Bounnhang, kaj estas kontenta pri tio, ke la helpo de Ĉinio ludis pozitivan rolon en la batalo de Laoso kontraŭ la kronvirusa malsano. Nome de la KPĈ kaj la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sinceran gratulon al la laosa flanko pro la komenca venko, kiun la najbara lando atingis en la epidemiaj prevento kaj regado sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, estrata de Bounnhang.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter la du partioj kaj landoj, kaj li volas labori kun Bounnhang por akceli bonan efektivigon de la gravaj konsentoj atingitaj de la du flankoj kaj stabile antaŭenigi la konstruadon de la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco, por krei pli da avantaĝoj por la du landoj kaj iliaj popoloj.

En dankletero sendita al Xi antaŭe pri la subteno de Ĉinio al la batalo de Laoso kontraŭ la kronvirusa epidemio, Bounnhang rimarkigis ke la KPĈ kaj la ĉina registaro, laŭ la peto de Laoso kaj laŭ la instrukcioj de Xi, rapide sendis teamon de medicinaj fakuloj al Laoso, kaj liveris grandan kvanton da kontraŭepidemiaj provizaĵoj kaj terapiaj drogoj, por helpi al Laoso bridi disvastiĝon de la viruso kaj kuraci la pacientojn.

Li diris, ke la helpo de Ĉinio plene reflektas la longtempan proksiman amikecon kaj la fratajn kaj kamaradajn rilatojn de kunlaboro kaj reciproka helpo inter la du partioj, inter la du landoj kaj inter la du popoloj, vivece montras la spiriton de laosa-ĉina komunumo kun komuna estonteco, kaj faris gravajn kontribuojn al la efika respondo de Laoso al la kronvirusa epidemio kaj protekto de la vivoj kaj sano de popolo.

Nome de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, la laosa registaro kaj la laosa popolo de ĉiuj etnaj grupoj, kaj ankaŭ en sia nomo, Bounnhang esprimis sinceran dankon kaj altan respekton al Xi, kaj per Xi, al la Centra Komitato de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la frata ĉina popolo, kiuj delonge atribuis grandan gravecon al, zorgis pri kaj donis subtenon al la revoluciaj kaj konstruaj aferoj entreprenitaj de la laosaj partio, registaro kaj popolo de ĉiuj etnaj grupoj.

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri plena rekono de la signifo de promulgo kaj efektivigo de la ĉina Civila Kodo kaj pli bona protekto de la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de la popolo laŭ leĝo estis publikigita marde.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis publikigita en la 12a numero de la gazeto Qiushi. La artikolo diras, ke la Civila Kodo estas fundamenta leĝo, kiu tenas gravan pozicion en la ĉina socialisma sistemo de leĝoj.

Laŭ la artikolo, la Civila Kodo estas tre grava por antaŭenpuŝi laŭleĝan regadon en ĉiuj kampoj, rapidigi la konstruadon de socialisma jurŝtato, disvolvi la socialisman merkat-ekonomion kaj solidigi la bazan socialisman ekonomian sistemon. La artikolo aldonas, ke ĝi estas grava ankaŭ por sekvi la disvolvan filozofion kun popolo kiel la centro, protekti la rajtojn kaj interesojn de la popolo laŭ leĝo, antaŭenigi la disvolvadon de la homaj rajtoj de Ĉinio kaj ankaŭ modernigi la sistemon kaj kapablon de ŝtata regado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde urĝis klopodojn por atingi fruktodonajn rezultojn de la 127a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, populare konata kiel Kantona Foiro, kiu okazas interrete.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis la virtualan malferman ceremonion de la okazaĵo en Pekino. Li alvokis klopodojn por certigi la sekurecon de la industria ĉeno, konservi stabilecon en eksterlanda komerco kaj investado kaj antaŭenigi kunlaboron por kungajnaj rezultoj. Li inspektis interretajn eksponejojn de entreprenoj.

La foiro okazas interrete pro la kronvirusa epidemio. Malgraŭ la ŝanĝiĝo, la 127a foiro altiris preskaŭ 26 000 ĉinajn kaj alilandajn entreprenojn.

Vizitante la eksponejon de la kompanio Gree, giganto de hejmaj elektraj aparatoj, Li diris, ke la interreta Kantona Foiro montris la rezolutecon de la lando vastigi pordmalfermon kaj kune certigi la sekurecon de internaciaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Proparolanto de la Ministerio de Defendo diris lunde, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ĉesigi ĉiujn provokajn agojn kontraŭ la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio.

Ren Guoqiang faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la flugon de usona militaviadilo super Tajvano pasintsemajne. Ren diris, ke la flugo de usona militaviadilo super la ĉina teritorio sen la permeso de Ĉinio serioze atencis la teritorian suverenecon de Ĉinio kaj minacis pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Li diris, ke tio estas ekstreme erara kaj danĝera. Li urĝis la usonan flankon observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn. Li akcentis, ke Tajvano estas neforprenebla parto de Ĉinio.

Li aldonis, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo havas la volon, memfidon kaj kapablon por protekti la nacian suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, protekti la komunajn interesojn de samlandanoj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo, konservi pacon kaj stabilecon de la markolo kaj malhelpi ĉian provon krei "unu Ĉinion, unu Tajvanon".

La lanĉa misio de la lasta satelito por la tutmonda konstelacia aranĝo de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou estis prokrastita.

La Ĉina Oficejo pri Satelita Navigado diris, ke oni trovis teknikajn problemojn ĉe la portoraketo Changzheng-3B uzata por lanĉo de la satelito de la sistemo BeiDou-3 dum antaŭlanĉaj provoj. Ĝi diris ankaŭ, ke la lanĉo antaŭe planita por mardo estis prokrastita, kaj la nova lanĉa tempo estos decidita.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin