Ĉinio promesas pluan subtenon al Ekvadoro en batalo kontraŭ pandemio

(GMT+08:00) 2020-06-17 14:14:18     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en telefona konversacio kun ekvadora prezidento Lenin Moreno, ke Ĉinio firme subtenos plu Ekvadoron en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, faros sian plejeblon por liveri necesan helpon kaj esploros kunlaboron en kampoj kiel esploro kaj produktado de vakcinoj kaj drogoj.

Xi esprimis sincerajn simpatiojn nome de la ĉinaj registaro kaj popolo pro la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio en Ekvadoro. Xi emfazis, ke en la plej malfacila etapo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, la ekvadora registaro ĝustatempe liveris kontraŭepidemiajn provizaĵojn al Ĉinio. Post kiam la epidemio eksplodis en Ekvadoro, la ĉina registaro, lokaj aŭtoritatoj, entreprenoj kaj civilaj organizoj rapide etendis la manojn de helpo al Ekvadoro, kio ilustris la amikan tradicion de la du landoj helpi kaj subteni unu la alian.

Xi diris, ke li kredas, ke sub la gvidado de prezidento Moreno, Ekvadoro frue triumfos super la epidemio, kaj revenos al la vojo de bona disvolviĝo, kaj ke li esperas, ke la ekvadora flanko plu protektos ĉinajn kompaniojn kaj civitanojn, kiuj laboras kaj lernas en la sudamerika lando. Li montris, ke ĉar la pandemio ankoraŭ disvastiĝas en la mondo, nur per solidareco kaj kunlaboro ĉiuj landoj povas finfine gajni la batalon kontraŭ la malsano. Ĉinio volas daŭrigi kunlaboron kun aliaj landoj por batali kontraŭ la malsano kaj kune antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna sano por la homaro.

Moreno diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo donis valoran helpon kaj subtenon al Ekvadoro por kontraŭbatali la epidemion, kio ege kontribuis al la respondo de lia lando al la pandemio. Ĉinio estas la grava ampleksa strategia partnero de Ekvadoro. Li diris, ke la dulanda kunlaboro baziĝas sur amikeco kaj reciproka profito, kaj ke Ekvadoro esperas lerni la sukcesan sperton de Ĉinio pri batalo kontraŭ la malsano kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por helpi la landon superponti malfacilojn, venki la epidemion kaj revigligi sian ekonomian disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin