Kial usonaj politikistoj absurde sufokas amaskomunikilojn ?

(GMT+08:00) 2020-06-17 18:02:28     Redaktoro:Pluveta

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, lastatempe estas publikigita interna dokumento de usona Centro por Prevento kaj Regado de Malsanoj. La dokumento citis tekston de Blanka Domo, kiu kritikas, ke Voice of America (VOA) faris propagandon por Ĉinio, kaj ordonis, ke fako de usona Centro por Prevento kaj Regado de Malsanoj pri rilatoj kun amaskomunikiloj rifuzu peton pri intervjuo de iu ajn homo rilata al VOA. Sekve direktoro kaj vicdirektoro de VOA deklaris eksiĝon kaj diris, ke "supera aŭtoritato rajtas anstataŭi nin." Tio ĝenerale estis rigardata "repago" de la usona registaro al ĝia organo post ĝia publika kondamno al VOA aprile, ke "VOA parolas por Ĉinio".

Iuj usonaj politikistoj jam fariĝis absurdaj kaj frenezaj por kovri sian mankon de kapablo kontraŭ la epidemio kaj freneze "ĵeti respondecon" sur Ĉinion. Estas konate, ke VOA funkcias danke al kapitaloj donitaj de la usona registaro kaj troviĝas amaso da kazoj de VOA rilataj al atako kaj nigrigo de Ĉinio, VOA povas esti titolita "filo" de la usona registaro. Pro kio malpaciĝas "la patro kaj la filo"?

Komence de aprilo VOA elsendis raporton konfirmante, ke "blokaj rimedoj" de la ĉina urbo Wuhan estas "modelo" por preventi kaj regi la epidemion. Tio kolerigis la Blankan Domon. La Blanka Domo kondamnis, ke VOA "faris propagandon" por Ĉinio per mono el impostpaguloj.

Fakte krom VOA ankaŭ NBC, CNN, New York Times, Fox News kaj aliaj usonaj amaskomunikiloj ricevis atakon de usonaj gvidantoj, ĉar ili faris objektivajn raportojn pri ĉina batalo kontraŭ la epidemio.

Fakte iuj okcidentaj amaskomunikiloj ĉiam vidas Ĉinion per "koloraj okulvitroj" kaj nur diris verojn, sed ĝuste ĉi tiuj veraj vortoj malkomfortigis iujn usonajn politikistojn, ĉar ili timas objektivan raporton pri ĉina batalo, timas komparon de usonanoj pri agoj alprenitaj de Ĉinio kaj de Usono. Estas klare, nur kritiki Ĉinion kaj "ĵeti respondecon" sur Ĉinion estas "vero" kaj povas malstreĉi ilian premon.

Cetere usonaj politikistoj ankaŭ celas per administra ordono limigi povon de soci-amaskomunikiloj pri ekzameno de enhavo kaj igi ilin ilojn servantajn al privataj politikaj interesoj. Lastatempe Twitter fermis pli ol 170 mil kontojn tiel nomatajn "rilatajn al la ĉina registaro", kaj atake diris, ke ili "elsendis parolojn utilajn al ĉina geografia politiko".

Por pluapaŝe kovri ilian malsukceson kontraŭ la epidemio usonaj politikistoj eĉ plejforte bremsis profesiajn kaj raciajn voĉojn super sciencoj. Estas silentigitaj, eksigitaj aŭ perdigitaj fakuloj kaj sciencistoj, kiel Heln Chu, ĉindevena kuracisto, kiu sendis averton pri la epidemio; Brett Crozier, ĉefo de aviadila ŝipo USS Theodore Roosevelt CVN-71, kiu malkovris la veran situacion de la aviadila ŝipo; Rick Bright, usona oficisto, kiu oponas kontraŭ perforta popularigo de medikamento sen scienca atesto fare de la Blanka Domo; kaj Anthony S. Fauci, la plej bona fakulo pri infektaj malsanoj…kiuj esprimas kontraŭajn opiniojn kaj malkonsentojn, tiuj estas repagitaj de la Blanka Domo en la nenormala ekologio, ke politikaj privataj interesoj estas la unuaj.

Tamen la usonaj politikistoj eraras. Ili plenforte blokis opiniojn de fakuloj, malkovris verajn mesaĝojn, kiel eble plej multe ĵetis respondecon sur aliajn, turnis atenton kaj intencis vojon por politikaj privitaj interesoj per rekomenco de ekonomio, sed senfrukte prorasktis batalon kontraŭ la epidemio.

La tiel nomata "parola libereco", "demokratio" kaj "homaj rajtoj" estas nur nazmukaj paperoj, kiujn iuj usonaj politikistoj uzas por kovri orelojn kaj okulojn kaj forĵetas pretere.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin