Iuj aŭstraliaj oficialuloj devas ĉesigi politikan manovradon rilate al la epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-17 20:11:40     Redaktoro:Pluveta

La 17an de junio, en Pekino, la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj Zhao Lijian diris, ke Ĉinio neniam altigas sian reputacion per falsaj propagandoj kaj informoj, nek bezonas tion fari; ni esperas, ke iuj aŭstraliaj oficialuloj, kun la sinteno je respondeco kaj la spirito pri justo kaj objektivo, ĉesigos politikan manovradon rilate al la epidemio, kaj multe faru utilon al la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Laŭraporte, en la 16a de junio la aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Marise Payne riproĉis, ke rilate al COVID-19 Ĉinio kaj Rusio faris falsan propagandon, kaj asertis, ke Aŭstralio plue bojkotas "falsajn informojn" kaj disvolvas valorkoncepton pri libereco kaj demokratio surbaze de fakto kaj travidebleco. En la regula gazetara konferenco, demandite Zhao respondis, ke fronte al tiu ĉi epidemio Ĉinio, tenante la koncepton pri humanismo kaj vivosupereco kaj la ideon pri homara sortkomunumo, plenforte ĵetis sin sur la batalon kontraŭ la epidemio. La manifestiĝo kaj kontribuo de Ĉinio ricevis la altan takson de la ĉinaj popolanoj kaj de plejmulto de la landoj; Ĉinio neniam altigas sian reputacion per falsaj propagando kaj informoj, nek bezonas tion fari.

Zhao ankoraŭfoje asertis, ke la viruso esta malamiko de la homaro kaj, egale, falsaj informoj ankaŭ estas malamiko de la homaro. Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano ĉiuj alvokis, ke ĉiuj landoj estu solidaraj kaj kunlaboru en bato al diversspecaj falsaj informoj. Ĉinio esperas, ke iuj aŭstraliaj oficialuloj, kun la sinteno je respondeco kaj la spirito pri justo kaj objektivo, ĉesigos politikan manovradon pri la epidemio, kaj multe faru utilon al la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin