Ĉinio enorbitigis novan terobservan sateliton

(GMT+08:00) 2020-06-18 14:38:58     Redaktoro:Xiao

Ĉinio lanĉis novan terobservan sateliton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 3a horo kaj 19 minutoj merkrede posttagmeze laŭ pekina tempo.

La satelito Gaofen-9 03, sendita en orbiton per la portoraketo Changzheng-2D, estas optika telesensa satelito kun la difino de submetra nivelo. La satelito estos uzata ĉefe por termezuro, urba planado, konfirmo de rajto pri tero, projektado de vojreto, taksado de rikoltoj de agrikulturaj plantoj, prevento kaj mildigo de katastrofoj, kaj ankaŭ por liveri informojn al konstruado de la Zono kaj Vojo.

Per la sama portoraketo, ankaŭ du aliaj satelitoj estis senditaj al la kosmo. Unu el ili, disvolvita de la Universitato Zhejiang estos uzata por testi mikronosatelitajn kaj nanosatelitajn teknologiojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin