Chang'e-4 resendis novajn bildojn de luna surfaco

(GMT+08:00) 2020-06-18 14:43:09     Redaktoro:Xiao
La luna veturilo Yutu-2 kaj la surluniĝilo Chang'e-4 de Ĉinio memvekiĝis la 15an de junio, kaj eniris sian 19an lunan tagon de agado sur la malproksima flanko de la luno.

De post kiam la sondilo Chang'e-4 realigis la unuan mildan surluniĝon sur la kratero Von Karman en la sudpolusa baseno Aitken sur la malproksima flanko de la luno la 3an de januaro de la lasta jaro, ĝi laboris preskaŭ jaron kaj duonon, kaj resendis novajn bildojn de la luna surfaco.

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua, surbaze de la datumoj akiritaj en la 17a luna tago, la scienca teamo Yutu-2 identigis proksiman krateron por ekzameno. Kun malgranda diametro de ĉirkaŭ 1,3 metroj kaj profundo de ne pli ol 20 centimetroj, la kratero troviĝis je ĉirkaŭ tri metroj sudokcidente de la nuna pozicio de la luna veturilo Yutu-2. Estas reflektaj materialoj en la centro de la kratero, kiuj evidente diferencas de la brileco de la ĉirkaŭa luna grundo.

Cheng'e-4 rivelis la stratigrafian strukturon en la surluniĝa regiono sur la malproksima flanko de la luno por la unua fojo, kaj priskribis ĝian materialan konsiston kaj evoluan mekanismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin