Afrikaj gvidantoj kaj fakuloj laŭdis rimarkojn de Xi en ĉina-afrika pintkunveno

(GMT+08:00) 2020-06-18 14:49:19     Redaktoro:Xiao
Afrikaj gvidantoj kaj fakuloj alte taksis la rimarkojn de ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede en la Eksterordinara Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Malsano, laŭdante atingojn de ĉina-afrika kunlaboro kontraŭ la pandemio.

En sia parolado, Xi vokis Ĉinion kaj Afrikon venki la novan kronviruson per solidareco kaj kunlaboro. Li diris, ke la du flankoj devas kunlabori por konstrui ĉina-afrikan komunumon de sano por ĉiuj kaj puŝi sian ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon al pli alta nivelo.

La pintkunveno, okazigita per videoligo, estis kune proponita de Ĉinio, Sud-Afriko, la deĵoranta prezidanto-lando de la Afrika Unio (AU), kaj Senegalio, la kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris en la kunveno, ke la pintkunveno pruvas la profundecon kaj resaltecon de solidareco inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉina-afrika solidareco kaj pli bona multflanka kunlaboro estas ŝlosilaj por gajni la batalon kontraŭ ĉi tiu pandemio. Li vokis ambaŭ flankojn daŭrigi plifortigon de la rilatoj de solidareco kaj preni kolektivan agadon por certigi la estontecon de la homaro.

Ramaphosa esprimis la dankon de la afrika popolo al Xi, la ĉinaj registaro kaj popolo pro ilia sindona donaco de personaj protektaj ekipaĵoj kaj alia medicina helpo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin