Wang Yi urĝas pli striktan ĉina-hindan komunikadon por konservi landliman pacon

(GMT+08:00) 2020-06-18 15:18:46     Redaktoro:Xiao
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sugestis merkrede, ke Ĉinio kaj Hindio plifortigu komunikadon kaj kunordigon pri konvena traktado de la landlima situacio kaj kuna konservo de la paco kaj trankvilo en la landlimaj regionoj.

En telefona konversacio kun hinda ministro pri eksteraj aferoj S. Jaishankar, Wang diris, ke hindaj landlimaj defendaj trupoj lunde nokte publike rompis la konsenton atingitan en la komandnivela traktado inter armeoj de la du flankoj. Sub la cirkonstanco, ke la nuna situacio en la valo Galwan mildiĝis, la hindaj trupoj refoje transiris la Linion de Efektiva Regado pro intenca provoko, kaj eĉ perforte atakis ĉinajn oficirojn kaj soldatojn, kiuj iris al la tereno por intertraktado, tiel estigante furiozajn fizikajn konfliktojn kaj kaŭzante perdojn.

Li diris, ke la danĝera movo de la hinda armeo severe malobservis la interkonsenton atingitan inter la du landoj pri la landlima demando kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Samtempe li esprimis fortan oponon de Ĉinio kontraŭ la movo de la hinda flanko.

Wang diris, ke Ĉinio postulas, ke Hindio komencu ĝisfundan enketon pri la okazaĵo, severe punu tiujn, kiuj devos esti respondecaj, strikte disciplinu hindajn frontliniajn trupojn, kaj tuj ĉesigu ĉiujn provokajn agojn por certigi, ke tiaj okazaĵoj ne plu aperu. Li aldonis, ke Hindio ne devas misjuĝi la nunan situacion, nek subtaksi la firman volon de Ĉinio pri protekto de teritoria suvereneco.

Wang sugestis, ke Ĉinio kaj Hindio sekvu gravajn konsentojn atingitajn de la gvidantoj de la du landoj kaj uzu ekzistantajn kanalojn, ekzemple kunvenojn inter la specialaj reprezentantoj de la du landoj pri la landlima demando kaj kunvenojn inter landlimaj trupoj de la du flankoj.

Jaishankar informis Wang pri la sinteno de Hindio. Li esprimis la volon efektivigi kun la ĉina flanko la konsenton atingitan inter gvidantoj de ambaŭ landoj por pace solvi la situacion en la landlimaj regionoj per dialogo, konsidere al la ĝenerala situacio de la duflankaj rilatoj.

Ambaŭ flankoj konsentis trakti la seriozan situacion kaŭzitan de konfliktoj en la valo Galwan senpartie kaj observi la konsenton atingitan en la komand-nivela traktado inter la du armeoj por kvietigi la situacion frue kaj protekti la pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj laŭ la subskribita interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin