Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko ne toleras provokon

(GMT+08:00) 2020-06-18 21:11:35     Redaktoro:Xiao

 

Nun la nova kronviruso disvastiĝas rapide en Afriko. La donitaĵoj de la Preventa kaj Regada Centro kontraŭ Malsanoj de Afriko montris, ke ĝis la 14a de junio, la 54 afrikaj landoj raportis 230 000 konfirmitajn kazojn kaj pli ol 6 200 mortojn. En nur 98 tagoj, la nombro de la kazoj kalkuliĝis de nulo al 100 000, kaj en nur sekvaj 18 tagoj la cifero pliiĝis al 200 000. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris en la publika ceremonio de la politika bulteno La Influo de la novkronvirusa epidemio al Afriko, la epidemio akrigos la longtempe ekzistantan neegalecon kaj seriozigos malsaton, nutraĵan malriĉecon kaj malsaniĝon. granda nombro da homoj probable falis en profundan malriĉecon.

Kiel la plej granda ekonomia partnero de Afriko, Ĉinio ĉiam tenas bonajn rilatojn kun Afriko. La du flankoj fondis komunumon de kunlaboro kaj reciprokprofito, konstruas komunumon por komuna estonteco. En la ŝlosila momento por kontraŭbatali la epidemion, pli ol 50 gvidantoj de afrikaj landoj sendis simpation kaj helpon al Ĉinio. Kiam la epidemio atakis Afrikon, Ĉinio unuflanke urĝe liveris materialojn, kaj aliflanke sendis medicinajn grupojn kontraŭ la epidemio al afrikaj landoj. La retejo Deutsche Welle diris, ke la tuta afrika kontinento faris pozitivajn klopodojn por malhelpi disvastigon de la epidemio, sed preskaŭ ĉiuj landoj bezonas helpon el Ĉinio. Nun la ĉinaj medicinaj teamoj en 45 landoj de preskaŭ tuta kontinento pozitive liveras medicinan protekton al lokaj loĝantoj, kaj disvolvas trejnadon al kelkdekoj da lokaj medicinaj laboristoj. La ĉefministro de Ekvatora Gvineo alte taksis la kunlaboron pri kontraŭepidemia batalo inter Ĉinio kaj Afriko kaj esprimis, ke Ĉinio estas nemankebla, honesta kaj fidebla partnero.

Kelkaj usonaj politikistoj esprimis ekstreman maltoleremon pri la ĉina-afrika amikeco kaj kunlaboro pro sia egoisma intenco. Ili ofte semas malkonkordon al la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, arbitre troigas la ŝuldan kaptilon de Afriko, intence distordas la Iniciaton de Zono kaj Vojo. Pri tiuj demandoj, la faktoj donas la ĝustan respondon al ili. En la pasintaj dekoj da jaroj, Ĉinio helpas al Afriko konstrui aŭtovojon de pli ol 10 000 kilometroj, fervojon de pli ol 6 000 kilometroj, multajn bibliotekojn, lernejojn, hospitalojn kaj aliajn vivtenajn instalaĵojn. La ĉinaj infrastrukturaj projektoj en Afriko alportas enspezon de pli ol 50 miliardojn da usonaj dolaroj. Ekzemple, la mombas-najroba fervojo jam plenumis pasaĝeran transportadon de pli ol 4,17 milionoj, varan transporton de pli ol 771 000 da normaj kestoj, kio kontribuis 1,5% al la ekonomia kresko de Kenjo kaj alportis 50 000 laborpostenojn al lokanoj. La freŝaj raportoj de grupo Rhodium, la Monda Banko kaj aliaj insititutoj montris, ke la investo pri Zono kaj Vojo havas nur limigan influon al la ŝulda krizo de koncernaj landoj, precipe Ĉinio havas la egalan statuson en ŝulda intertraktado kaj respektas opiniojn de Afriko. Ne nur tio, Ĉinio antaŭ ne longe deklaris, ke por maksimume subteni al Afriko batali kontraŭ la epidemio kaj prosperigi ekonomion, Ĉinio haltigos repagon de ŝuldoj de 77 subevoluantaj landoj kaj regionoj, inter ili estas multaj afrikaj landoj.

La prezidanto de la Afrika-Ĉina Kunlabora Asocio pri Disvolvado Nasser Bouchiba asertis en sia artikolo, ke la ĉina helpo al Afriko, inkluzive de ne nur ekonomia helpo sed ankaŭ humanisma helpo, persistas en la principo de ne interveno en la internajn politikojn. Tio profitigos al paco kaj stabileco de la mondo. Li diris : "en la komenco de marto en Maroko aperis la unua inflektito de la nova kronviruso. Same kiel aliaj landoj, Maroko ankaŭ frontis mankon de maskoj. Ĝuste en la sekva tago nia asocio ricevis 10 000 maskojn el la ĉina partnero, la pekina kompanio Qiantong. Sekve ni dividis ilin al kvar urboj de nia lando, precipe al la malproksimaj regionoj kaj al la homoj, kiuj eble infektiĝis per la viruso. Ni elkore dankas la subtenon kaj helpon el Ĉinio. "

La prezidanto de la Afrika Unio Moussa Faki Mahamat iam diris, ke Ĉinio kaj Afriko estas amikoj kaj ankaŭ kunbatalantoj, kaj nenio povas ŝanĝi kaj damaĝi ilian amikecon. En 2019 la komerco inter Ĉinio kaj Afriko superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko por 11 jaroj. La rekta investo al Afriko atingis 110 miliardojn da usonaj dolaroj kaj pli ol 3 700 entreprenoj faris investon kaj funkciigis negocon en diversaj lokoj de la kontinento. Tio injektis fortan motoron al kontinua kresko de afrika ekonomio. Kiel parolo de ĉina konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, la ĉina-afrika kunlaboro havas vastan fundamenton, inkluzive de vilaĝoj kaj kamparoj, kiuj estas ne atingeblaj kaj senvola de iuj landoj, kiuj intencis nigrigi Ĉinion. La afrika popolo havas klaran vidon pri tio. La 20an de februaro, la sudafrika ĵurnalo The Citizen publikigis komenton titolita Ne Falis en Propagandon de Usono. En kiu la ĵurnalo kritikis Usonon pro tio, ke ĝi ne havas bazlinion en interveno en internajn politikojn de aliaj landoj. La artikolo montris, ke la intenca atako al Ĉinio ne donis ian ajn realajn fruktojn. Afrikaj landoj ne kredas la vortojn el Usono.

La taksado pri irado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko dependas de la du popoloj. Ĉia nigrigo kaj provoko ne malhelpos progreson de la rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin