Ĉinaj opinioj montras direkton por batalo de internacia komunumo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-18 17:06:30     Redaktoro:Xiao
La 17an de junio, en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping prezidis en la formo de video la specialan ĉina-afrikan pintkonferencon por solidareco kontraŭ la epidemio kaj faris ĉefteman paroladon, substrekante firme rezisti la epidemion, antaŭenigi la ĉina-afrikan kunlaboron, praktiki plurflankismon, akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko, kaj kune formi la komunumon de higieno kaj sano kaj la pli striktan sortkomunumon inter Ĉinio kaj Afriko. Tiuj proponoj de prezidanto Xi Jinping eligis la fortan signalon de ĉina-afrika solidareco kontraŭ la epidemio, kaj ili montras direkton por la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj donas fortan energion al la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

La tutmonda batalo kontraŭ la epidemio nun restas en ŝlosila momento. Ĝuste tiam, kiam ne malmultaj landoj rapidigas sian revenon al produktado kaj laborado, oni ne devas neglekti la danĝeron, ke la epidemio resaltiĝus. Sed, samtempe, iuj okcidentaj politikistoj politikigas la epidemion kaj etikedigas la viruson, subfosante la tuttergloban penadon kontraŭ la epidemio. En tia okazo Ĉinio, Sud-Afriko kaj Senegalio iniciatis tiun ĉi specialan pintkonferencon, kaj invitis gvidantojn de la Afrika Unio, la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizo pri Sano partopreni en ĝi. Tio ne nur montras la kunan promeson de Ĉinio kaj Afriko formi pli striktan ĉina-afrikan sortkomunumon per realaj agoj, sed ankaŭ klare prezentas al la internacia komunumo la memfidon kaj solidan volon de Ĉinio kaj Afriko firme subteni plurflankismon kaj kontribui siajn fortojn al la internacia rezistado kontraŭ la epidemio.

Kiel "naturaj bonaj amikoj, fratoj kaj kompanoj", Ĉinio kaj Afriko, de pli ol duona centjaro nutras amikecon, kiu eltenis ĉiajn malfacilojn. En la lastaj jaroj Xi Jinping dufoje en ĉina-afrikaj pintkonferencoj prezentis gravajn rimedojn por ĉina-afrika kunlaboro, kiuj konstante profundigas la amikecon kaj interfidon inter Ĉinio kaj Afriko.

Estas atentinde, ke en la komuna deklaracio de la pintkonferenco Ĉinio kaj Afriko venis en sep gravajn opiniojn kune interkonsentitajn. Afriko donis altan takson al la ĉina registaro, ĉar la lasta alprenis rezolutajn rimedojn por bridi la epidemian disvastiĝon kaj, kun la sinteno de publiko, travidebleco kaj respondeco, komunikis la epidemiajn informojn al MOS kaj koncernaj landoj. Apud tio Afriko esprimis subtenon al la starpunktoj de Ĉinio pri la problemoj de Tajvano kaj Honkongo, dum Ĉinio subtenas la afrikajn landojn, ke ili esploru sian evoluan vojon, kaj oponas kontraŭ la intervenon de eksteraj fortoj pri la internaj aferoj de Afriko. Tiuj ĉi enhavoj komplete prezentas la altgradan politikan interfidon inter Ĉinio kaj Afriko.

Kvankam la batalo kontraŭ la epidmio ankoraŭ daŭras, tamen la praktiko signas, ke en tia epoko plena je necertaj faktoroj Ĉinio estas plej fidinda kompano de Afriko. "Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, tamen neniam ŝanĝiĝos la firma volo de Ĉinio plifortigi solidarecon kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko." La ĉina-afrika amikeco, kiu elprovis la seriozan epidemion kaj ĉiajn aliajn malfacilojn, nun des pli solidiĝas. Ĉinio kaj Afriko nepre formos al si pli striktan sortkomunumon kaj faros pli grandan kontribuon al la tutmonda rezistado kontraŭ la epidemio kaj al reprosperiĝo de la tuttergloba ekonomio. Xi Jinping diris: "La homaro fine venkos la epidemion, la ĉina kaj afrika popoloj definitive vivos pli belan vivon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin