Ĉina Ministerio pri Eskterlandaj Aferoj konfirmis renkontiĝon de ĉina kaj usona altnivelaj oficistoj

(GMT+08:00) 2020-06-18 20:01:05     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, konfirmis, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, kaj Mike Pompeo, usona ŝtatsekretario, diskutis pri kronvirusa epidemio dum ilia dialogo, kaj Ĉinio substrekis, ke Ĉinio kaj Usono devas fortigi kunlaboron kontraŭ la epidemio.

Demandite Zhao diris: "Pri la kronvirusa epidemio direktoro Yang en la dialogo montris, ke faktoj jam sufiĉe montras, ke ĉina prevento kaj regado estas publika, travidebla, rapida kaj altefika. Nun kontinue propagiĝas la epidemio en la mondo. Ĉinio kaj Usono devas fortigi kunlaboron, subteni al Monda Organizo pri Sano ludi gvidan rolon, helpi al amaso da evoluantaj landoj batali kontraŭ la epidemio kaj fari endan kontribuon al kunlaboro de tuttergloba publika sano kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin