Ĉinio persvadis Usonon haltigi damaĝon al ĉinaj interesoj kaj intervenon en ĉinajn aferojn per Xinjiang-rilata leĝprojekto

(GMT+08:00) 2020-06-18 20:03:49     Redaktoro:Xiao
Ĵaŭde kontraŭ la Xinjiang-rilata leĝprojekto subskribita de usona prezidento Donald Trump seriozajn deklarojn respektive publikigis la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, la Komitato de la Nacia Popola Kongreso pri Eksterlandaj Aferoj, la komisiono sub la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco pri eksterlandaj aferoj kaj la konstanta komitato de la popola kongreso de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio refoje persvadas Usonon tuj korekti sian eraron, haltigi damaĝon al ĉinaj interesoj kaj intervenon en ĉinajn aferojn per Xinjiang-rilata leĝprojekto, alie Ĉinio certe donos firman reagon kaj ĉiujn sekvojn Usono devas porti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin