Okazis altranga videkunveno pri internacia kunlaboro de "Zono kaj Vojo"

(GMT+08:00) 2020-06-18 21:44:02     Redaktoro:Xiao

La altranga videkunveno pri internacia kunlaboro de "Zono kaj Vojo" okazis la 18an de junio en Pekino. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis al la kunveno skriban salutparoladon.

Xi diras, ke tiu ĉi neatendite alveninta epidemio alportis minacon al la vivo kaj sano de diversaj landoj kaj donis gravan baton al la monda ekonomio, kaj ke iuj landoj, precipe la evoluantaj, frontas al serioza malfacilo. Por respondi al la epidemio ĉiu lando, laŭ sia ŝtata stato, alprenis kontraŭepidemiajn rimedojn kaj akiris pozitivajn efikojn. Ĉinio, insistante pri la unuaeco de la popolo kaj la vivo, volas fari kontribuon, por ke la tuta mondo pli frue venku la epidemion kaj reprosperigu la mondan ekonomion.

Xi rimarkigas, ke la epidemio donis al ni profundajn revelaciojn. Diverslandaj sortoj estas strikte interligitaj, kaj la homaro estas sortkomunumo. Ĉu por reagi al la epidemio, ĉu por revigligi ekonomion, estas necese iri la vojon solidarecan kaj kunlaboran kaj persisti en plurflankismo. La internacia kunlaboro sub la formo "Zono kaj Vojo" estas grava.

Xi substrekas, ke Ĉinio ĉiam persistas pri paca disvolvado kaj komuna gajno, kaj ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj partneroj formi la sortkomunumon de la homaro per la altkvalita konstruado de "Zono kaj Vojo".

La kunveno estas kune organizita de kelkaj ĉinaj ministerioj. La temo estas "Plifortigi internacian kunlaboron de 'Zono kaj Vojo', mano ĉe mano rezisti kontraŭ epidemio". Ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj egalrangaj oficistoj el 25 landoj, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, kaj Achim Steiner, direktoro de la Disvolva Programo de UN ĉeesti la kunvenon. La kunveno publikigis komunan deklaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin