Novaĵoj (Junio 18)

(GMT+08:00) 2020-06-18 15:27:13     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 18a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi prezidis ĉina-afrikan pintkunvenon kaj alvokis solidarecon por venko super pandemio; altrangaj ĉina kaj usona diplomatoj okazigis konstrueman dialogon en Havajo.  Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis Ĉinion kaj Afrikon venki la novan kronviruson per solidareco kaj kunlaboro kaj diris, ke la du flankoj devas kunlabori por konstrui ĉina-afrikan komunumon de sano por ĉiuj kaj puŝi sian ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon al pli alta nivelo.

Xi faris la rimarkojn en Pekino kiam li prezidis la Eksterordinaran Ĉina-Afrikan Pintkunvenon pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Malsano, okazigita per videoligo. La pintkunveno estis kune iniciatita de Ĉinio, Sud-Afriko, la deĵoranta prezidanto-lando de la Afrika Unio (AU), kaj Senegalio, la kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Afriko rezistis la provon de severa defio kaj plifortigis solidarecon, amikecon kaj reciprokan fidon antaŭ la kronvirusa epidemio, kaj la du flankoj devas mobilizi necesajn resursojn, unuiĝi en kunlaboro por protekti la vivojn kaj sanon de popoloj, kaj minimumigi la sekvon de la epidemio. Li alvokis ambaŭ flankojn sin devontigi plu al la komuna batalo kontraŭ la epidemio, dirante, ke Ĉinio plu subtenos la respondon de Afriko laŭ sia kapablo.

Li diris, ke Ĉinio komencos la konstruadon de la sidejo de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj ĉi-jare pli frue ol planite, laboros kun Afriko por plene efektivigi la sanzorgan iniciaton adoptitan en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj rapidigi la konstruadon de Ĉina-Afrikaj Amikecaj Hospitaloj kaj la kunlaboron inter parigitaj ĉinaj kaj afrikaj hospitaloj.

Xi diris, "Ni promesas, ke post kiam la ekspluatado kaj aranĝado de la vakcino kontraŭ la nova kronviruso finiĝos en Ĉinio, afrikaj landoj estos inter la unuaj profitantoj."

Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris en la kunveno, ke la pintkunveno pruvas profundecon kaj resaltecon de solidareco inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉina-afrika solidareco kaj pli bona multflanka kunlaboro estas ŝlosilaj por gajni la batalon kontraŭ ĉi tiu pandemio. Li vokis ambaŭ flankojn daŭrigi plifortigon de la rilatoj de solidareco kaj preni kolektivan agadon por certigi la estontecon de la homaro. Li esprimis la dankon de la afrika popolo al Xi, la ĉinaj registaro kaj popolo pro ilia sindona donaco de personaj protektaj ekipaĵoj kaj alia medicina helpo.

En sia parolado, Xi instigis Ĉinion kaj Afrikajn landojn plifortigi la kunlaboron de la Zono kaj Vojo kaj akceli la sekvajn agadojn de la Pekina Pintkunveno. Xi diris, ke pli granda prioritato devas esti donita al kunlaboro pri publika sano, ekonomia remalfermo kaj popola vivteno. Li diris, ke Ĉinio nuligos la ŝuldon de koncernaj afrikaj landoj en formo de seninterezaj registaraj pruntoj, kiuj maturiĝos antaŭ la fino de 2020 en la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi rimarkigis, ke la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj ke necesas pli strikta kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Li alvokis ambaŭ flankojn subteni unu la alian pri problemoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj akceli la fundamentajn interesojn de Ĉinio, Afriko kaj ĉiuj evoluantaj landoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres kaj ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus ĉeestis la kunvenon kiel specialaj gastoj.

Altranga ĉina diplomato Yang Jiechi okazigis dialogon kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo laŭ la peto de ĉi-lasta marde kaj merkrede laŭ loka tempo en la usona ŝtato Havajo.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris profundajn interŝanĝojn kun Pompeo pri ĉina-usonaj rilatoj kaj tutmondaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ambaŭ flankoj plene montris siajn proprajn sintenojn kaj opiniis, ke la dialogo estas konstruema. Ili konsentis preni agojn por serioze efektivigi la konsenton atingitan de ŝtatestroj de la du landoj kaj subteni kontakton kaj komunikadon.

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde esprimis fortan malkontenton pri kaj firman opozicion kontraŭ la Xinjiang-rilata leĝprojekto subskribita de usona prezidento Donald Trump.

Ĉinio faris la respondon, post kiam Trump subskribis la tiel nomatan "Akton pri Politiko de Ujguraj Homaj Rajtoj de 2020" en leĝon merkrede.

La ministerio diris, ke Ĉinio urĝas Usonon tuj korekti sian eraron kaj ĉesi uzi la leĝprojekton por damaĝi la interesojn de Ĉinio. Ĝi diris, ke Xinjiang-rilataj demandoj ne estas pri homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed pri batalo kontraŭ perforto, terorismo kaj separismo.

La ministerio diris ankaŭ, ke la leĝprojekto makulis kaj kritikis la homrajtan situacion en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la politikojn de Ĉinio pri Xinjiang, kalumniis la klopodojn de Ĉinio pri kontraŭterorisma batalo kaj senradikaligo, kaj publike intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio.

La luna veturilo Yutu-2 kaj la surluniĝilo Chang'e-4 de Ĉinio vekiĝis en la 15a de junio, kaj eniris sian 19an lunan tagon de agado sur la malproksima flanko de la luno.

De post kiam la sondilo Chang'e-4 realigis la unuan mildan surluniĝon sur la kratero Von Karman en la sudpolusa baseno Aitken sur la malproksima flanko de la luno la 3an de januaro de la lasta jaro, ĝi laboris preskaŭ jaron kaj duonon, kaj resendis novajn bildojn de la luna surfaco.

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua, surbaze de la datumoj akiritaj en la 17a luna tago, la scienca teamo Yutu-2 identigis proksiman krateron por ekzameno. Kun malgranda diametro de ĉirkaŭ 1,3 metroj kaj profundo de ne pli ol 20 centimetroj, la kratero troviĝis je ĉirkaŭ tri metroj sudokcidente de la nuna pozicio de la luna veturilo Yutu-2. Estas reflektaj materialoj en la centro de la kratero, kiuj evidente diferencas de la brileco de la ĉirkaŭa luna grundo.

Cheng'e-4 rivelis la stratigrafian strukturon en la surluniĝa regiono sur la malproksima flanko de la luno por la unua fojo, kaj priskribis ĝian materialan konsiston kaj evoluan mekanismon.

Ĉinio lanĉis novan terobservan sateliton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 3a horo kaj 19 minutoj merkrede posttagmeze laŭ pekina tempo.

La satelito Gaofen-9 03, sendita en orbiton per la portoraketo Changzheng-2D, estas optika telesensa satelito kun la difino de submetra nivelo. La satelito estos uzata ĉefe por termezuro, urba planado, konfirmo de rajto pri tero, projektado de vojreto, taksado de rikoltoj de agrikulturaj plantoj, prevento kaj mildigo de katastrofoj, kaj ankaŭ por liveri informojn al konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin