Fokusoj de la Semajno (Jun. 19)

(GMT+08:00) 2020-06-19 10:53:27     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Afrikaj gvidantoj kaj fakuloj alte taksis la rimarkojn de ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede en la Eksterordinara Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Malsano, laŭdante atingojn de ĉina-afrika kunlaboro kontraŭ la pandemio.

En sia parolado, Xi vokis Ĉinion kaj Afrikon venki la novan kronviruson per solidareco kaj kunlaboro. Li diris, ke la du flankoj devas kunlabori por konstrui ĉina-afrikan komunumon de sano por ĉiuj kaj puŝi sian ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon al pli alta nivelo.

La pintkunveno, okazigita per videoligo, estis kune proponita de Ĉinio, Sud-Afriko, la deĵoranta prezidanto-lando de la Afrika Unio (AU), kaj Senegalio, la kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris en la kunveno, ke la pintkunveno pruvas la profundecon kaj resaltecon de solidareco inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉina-afrika solidareco kaj pli bona multflanka kunlaboro estas ŝlosilaj por gajni la batalon kontraŭ ĉi tiu pandemio. Li vokis ambaŭ flankojn daŭrigi plifortigon de la rilatoj de solidareco kaj preni kolektivan agadon por certigi la estontecon de la homaro.

Ramaphosa esprimis la dankon de la afrika popolo al Xi, la ĉinaj registaro kaj popolo pro ilia sindona donaco de personaj protektaj ekipaĵoj kaj alia medicina helpo.

Simpozio pri subtenado kaj plibonigo de "unu lando, du sistemoj" okazis lunde en la ĉina suda urbo Shenzhen por festi la 30an datrevenon de la promulgo de la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR). Ĉirkaŭ 200 homoj el la ĉina ĉeftero, Honkongo, Makao kaj fremdaj landoj, inkluzive de oficialuloj de la centraj aŭtoritatoj de Ĉinio, ĉeestis la simpozion organizitan de la Ĉina Asocio de Honkongaj kaj Makaaj Studoj.

Deng Zhonghua, vicestro de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la decido de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la HSAR por protekti nacian sekurecon kaj la sekva leĝdono de la Konstanta Komitato de la NPK estas la plej bonaj manieroj por memorfesti la 30an datrevenon de la promulgo de la Baza Leĝo de la HSAR. Li aldonis, ke la nova leĝo, se ĝi estos promulgita, kun nedefiebla statuso kaj aŭtoritato, estos grava parto de la leĝoj de la HSAR kaj iu ajn loka leĝo de la HSAR ne devas esti kontraŭdira al ĝi.

Lunde, la 15an de junio laŭ loka tempo en Vankuvero refoje okazis aŭskultado pri la kazo de Meng Wanzhou, financa ĝenerala direktoro de la ĉina teknologia kompanio Huawei. Teamo de advokatoj de Meng prezentis memorandon al la Supera Kortumo de la Brita Kolumbio de Kanado

La memorando montris, ke la unika ŝlosila atesto en la registro de proceso prezentita de la usona Ministerio de Justico por akuzi Meng estis liverita de la Ŝanhaja kaj Honkonga Banka Korporacio. Tamen la usona flanko preterlasis multajn informojn en resumado de la atesto kaj eĉ havis la intencon de misgvido

La memorando diris, ke en decembro de 2012 la Ŝanhaja kaj Honkonga Banka Korporacio pagis al Usono monpunon de 1 900 milionoj da usonaj dolaroj pro siaj kontraŭleĝaj agoj, inkluzive de malobservo de usonaj sankcioj kontraŭ Irano kaj subskribis kun Usono interkonsenton pri prokrasto de proceso. Nun la teamo de advokatoj de Meng postulas fini la ekstradicion pro la motivoj de misuzo de proceduroj kaj nesufiĉeco de atestoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin