Ĉinio moderigos regulojn pri alilanda strategia investo en borstabeligitaj firmaoj

(GMT+08:00) 2020-06-19 14:14:41     Redaktoro:Pluveta

La ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde publikigis reviziitan projekton pri alilandaj strategiaj investoj en ĉinaj borstabeligitaj firmaoj, serĉante malaltigi sojlojn kaj moderigi restriktojn por allogi pli da investoj al la merkato.

La revizio malpliigis postulojn de aktivoj por investoj, kondiĉante, ke alilandaj investantoj devas aŭ posedi almenaŭ 50 milionojn da usonaj dolaroj aŭ administri aktivojn de ne malpli ol 300 milionojn da usonaj dolaroj por eniro en la merkaton. Laŭ nunaj reguloj, la sojloj estis fiksitaj je 100 milionoj kaj 500 milionoj da usonaj dolaroj respektive.

La reviziita projekto ankaŭ mallongigis la fiksitan periodon por akcioj de alilandaj posedantoj de tri jaroj ĝis 12 monatoj kaj forigis akciposedajn limigojn de alilanda strategia investo per laŭcela porcirumado de borstabeligitaj firmaoj. Aliaj ŝanĝoj inkluzivis malaltigi akciposedajn limigojn de investoj per interkonsentitaj transigoj al 5% de 10% kaj vastigo de investaj kanaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin