Xi substrekas plibonigon de strategia administrado de armitaj trupoj

(GMT+08:00) 2020-06-19 14:15:28     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis plibonigon de strategia administrado por akceli altkvalitan disvolvadon de la armitaj trupoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la gravan instrukcion en telekonferenco pri strategia trejnado de armitaj trupoj.

Xi emfazis la gravecon okazigi trejnadon de strategia administrado por la armitaj trupoj kaj diris, ke klopodoj devas esti koncentritaj al celoj, problemoj kaj rezultoj por ĝisdatigi la administran koncepton kaj plibonigi la sistemon kaj mekanismon de strategia administrado.

Xi alvokis klopodojn por plene efektivigi la 13an kvinjaran planon por konstruado de la armitaj trupoj kaj antaŭenigo de formulado de la 14a kvinjara plano pri disvolviĝo de la armeo.

Vicprezidantoj de la Centra Milita Komisiono Xu Qiliang kaj Zhang Youxia, kiuj estas ambaŭ membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj membroj de la Centra Milita Komisiono Wei Fenghe, Li Zuocheng, Miao Hua kaj Zhang Shengmin, ĉeestis la telekonferencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin