Leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en HSAR estis prezentita al ĉina plej alta leĝdona instanco

(GMT+08:00) 2020-06-19 14:17:19     Redaktoro:Pluveta

Leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de la Ĉina Popola Respubliko estis submetita al la plej alta leĝdona instanco por ekzameno ĵaŭde.

Laŭ proparolanto de la Komitato pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la leĝprojekto estis prezentita al la iranta sesio de la Konstanta Komitato de la NPK fare de la Konsilio de Prezidantoj.

Laŭ la oficejo de la proparolanto, la leĝprojekto estas grava leĝdona tasko por efektivigo de la spirito kaj postuloj de la Decido de la NPK pri Starigo kaj Plibonigo de la Leĝa Sistemo kaj Leĝplenumaj Mekanismoj de la HSAR por Protekti la Nacian Sekurecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin