Pekino respondas al akuzo de Vaŝingtono kontraŭ ĉina maskofabrikanto

(GMT+08:00) 2020-06-20 16:02:27     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio eksportis ĉirkaŭ 12 miliardojn da maskoj al Usono dum eksplodo de la kronvirusa epidemio, laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Sed la usona Ministerio de Justico lastatempe akuzis ĉinan maskofabrikanton pri produktado kaj eksportado de duonmiliono da mismarkitaj kaj difektaj maskoj al Usono en aprilo. La akuzo deklaras, ke tiuj maskoj estis markitaj kiel N95 spirmaskoj, sed ilia efektiva efiko estas multe pli malalta ol la minimuma 95-procenta filtra normo. La kompanio nomiĝas King-Year Packaging and Printing Company.

La Ĉina Tutgloba Televid-Reto ricevis ekskluzivan respondon de la ĉina Ministerio de Komerco pri ĉi tiu kazo, kaj jen kion ĝi diris:

La ministerio klarigis, ke laŭ la unua kompreno, la kompanio akuzita en la kazo estas produktanto de ne-medicinaj maskoj. Ĝi ne estis en la listo de Kompanioj pri Ne-medicinaj Vizaĝmaskoj kun Atesto aŭ Rajtigo de Aliaj Landoj, kiu estis publikigita de la Ĉina Ĉambro de Komerco pri Importado kaj Eksportado de Medicinaj kaj Prisanaj Produktoj.

Pekino diris, ke la kvalito de epidemia prevento en medicinaj provizaĵoj influas la vivojn kaj sanon de homoj tutmonde. La ĉina registaro konsekvence prioritatigas la kvaliton kaj sekurecon de tiuj produktoj. Por pli bone subteni batalon de la internacia komunumo kontraŭ la epidemio, Ĉinio prenis serion da rimedoj por plifortigi la kvalitan superrigardon de eksportataj kontraŭepidemiaj medicinaj provizaĵoj kaj reguligi eksportajn mendojn. Ĉinio vidis efikajn rezultojn de tiuj rimedoj kaj ricevis pozitivajn respondojn de la internacia komunumo. La lando volas plifortigi kunlaboron kaj klopodi man-enmane por venki la epidemion kaj konstrui fortan komunumon de sano, kun registaroj de aliaj landoj, inkluzive de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin