Nova libro de John Robert malkovris reciprokan malakordon inter Trump kaj Pompeo

(GMT+08:00) 2020-06-20 16:06:27     Redaktoro:Pluveta

Laŭ raportoj de alilandaj amaskomunikiloj en sia nova libro John Robert, eksa konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco, malkovris agojn de Donald Trump dum oficiperiodo kiel usona prezidento, inkludante ligon de lia politika ambicio kaj usonaj justicaj kaj diplomatiaj politikoj. Robert malkovris ankaŭ, ke aspekte Mika Pompeo, usona ŝtata sekretario, estas unu el la plej findindaj subtenantoj de Trump, fakte kaŝe nigrigis Trump kaj suspektis liajn diplomatiajn klopodojn en la korea problemo.

La 17-an de junio Agence France-Presse citis partan enhavon de la libro, publikigitan en The New York Times dirante, ke en la unua renkontiĝo inter Trump kaj Kim Jong-un, gvidanto de Demokratia Popola Respubliko de Koreio en Singapuro Pompeo donis slipon kaj sur ĝi skribis, ke Trump estas "tre malbona."

Laŭ raporto de Reuters en la 17-a de junio, merkrede laŭ la loka tempo multaj usonaj grandaj ĵurnaloj publikigis partan enhavon de la libro titolita the Room Where It Happened: A White House memori, kiu priskribis usonan prezidenton, mokitan de altnivela konsilanto. Robert kondamnis, ke Trump faris amason da eraroj. Sed Trump tute havas tute malsamajn opiniojn.

Cetere la 18-an de junio The Wall Street Journal raportis, ke Trump neis enhavon en la nova libro de Robert kaj diris: "Li estas trompisto. Kaj lin abomenas ĉiuj homoj en la Blanka Domo."

La 19-an de junio Agence France-Presse raportis, ke ĵaŭde laŭ la loka tempo Pompeo kritikis la memoraĵon de Robert kaj diris, ke Robert estas "perfidulo".

En deklaro Pompeo diris: "John Robert dissendis multajn mensongojn kaj tute fabrikis duonveran kaj duonfalsan rakonton kaj tutan mensongon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin