Prospero kaj stabileco de Xinjiang nudigas mensogojn de usonaj politikistoj

(GMT+08:00) 2020-06-20 16:19:03     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe la usona flanko subskribis "Akton pri Politiko de Ujguraj Homaj Rajtoj de 2020" en leĝon. La movo de Usono senbride makulis kaj kritikis la situacion de homaj rajtoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj kalumniis politikojn de Ĉinio pri Xinjiang, kio estigis fortan indignon de la ĉina popolo, inkluzive de 25 milionoj da xinjiang-aj loĝantoj de diversaj etnogrupoj kaj kondamnon de justaj fortoj de la internacia komunumo.

Post longtempa disvolviĝo, precipe de post la komenco de la kompanjo de batalo kontraŭ terorismo, kaj senradikaligo, Xinjing eniris la novan periodon de prospero kaj disvolviĝo. Fronte al Xinjiang kun trankvila vivo de homoj kaj prospera ekonomio, usonaj politikistoj havas neniun alian elekton ol mensogi, sed ilia iluzio fine rompiĝis per si mem antaŭ faktoj.

En la pasintaj pli ol tri jaroj en Xinjiang aperis neniu perforta terorisma okazaĵo. De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la malneta regiona produkto de Xinjiang kreskis averaĝe je 8,5%, kaj la ebleco de malriĉeco estis malaltigita ĝis 1,24% en la fino de 2019 de 19,4% en la fino de 2013. Loka turismo, kiel barometro de stabileco kaj disvolviĝo, realigis "eksplodan" disvolviĝon.

Samtempe, unikaj kulturo kaj religio de Xinjiang estas sub la kompleta protekto. En Xinjiang estas pli ol 28 000 religiaj ejoj kun proksimume 30 000 religiaj profesiuloj. Averaĝe, 530 islamanoj disponas unu moskeon. La proporcio estas pli alta ol tiuj de multaj islamaj landoj. Etnaj lingvoj estas veste uzataj en justica sistemo, administrado, edukado kaj gazetara eldonado de la regiono.

Ekde la fino de 2018, pli ol 70 grupoj kun entute pli ol mil membroj el 91 landoj vizitis la ujguran aŭtonoman regionon. Ili ĝenerale opiniis, ke tio, kion ili vidis kaj aŭdis, estas tute malsama ol la asertoj de iuj usonaj politikistoj kaj mediatoj. Al Kuwari, prestiĝa redaktoro de la Katara Novaj-Agentejo, diris, ke li vidis harmonian socion, prosperan ekonomion, politikan stabilecon, kaj pacan kunekziston de diversaj etnogrupoj en Xinjiang.

Iuj usonaj politikistoj tute ne interesiĝas pri la bonfarto de homoj en Xinjiang, sed uszas Xinjiang por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, subfosi la disvolvadon de Ĉinio kaj serĉi personajn politikajn interesojn. La ĉina popolo inkluzive de xinjiang-anoj de diversaj etnogrupoj kaj ankaŭ ĉiuj kun konscio en la mondo bone komprenas ilian intencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin