Carrie Lam: Konsilo de honkonga registaro estis integrita en nova leĝo pri nacia sekureco

(GMT+08:00) 2020-06-21 15:56:58     Redaktoro:Pluveta

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam reasertis subtenon al la nova leĝdono pri nacia sekureco de la urbo - projektita por trakti secesion, subfosadon de ŝtata potenco, terorismajn aktivecojn kaj koluzion kun fremdlandaj aŭ eksteraj fortoj - kaj diris, ke ŝi "aprezas", ke konsilo de registaraj oficialuloj de la HSAR estis integrita en la leĝo.

"La centraj aŭtoritatoj plibonigis la projekton sorbante opiniojn laŭeble," Lam diris en oficiala deklaro sabate nokte, horojn post kiam la ĉina plej alta leĝdona instanco ekzamenis la leĝprojekton pri nacia sekurecao, kaj detaloj de ĝia enhavo estis publikigitaj por la unua fojo.

Ĝi petas starigi kunordigan mekanismon por inspektado kaj gvidado de la laboroj de la regiono en konservo de ŝtata sekureco.

Ŝi diris, ke la registaro de la HSAR opinias, ke tia komisiono devas esti starigita kaj estrata de la ĉefadministranto. Ŝi aldonis, "Ni establos specialajn unuojn en la Honkonga Polica Servo kaj la Departemento de Justico, kiuj surŝultrigos la gravajn respondecojn en la efektivigo de koncernaj leĝplenumaj laboroj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin