Ĉinio publikigis jaran planon pri leĝdona laboro

(GMT+08:00) 2020-06-21 15:57:52     Redaktoro:Pluveta

Reviziita jara plano pri leĝdona laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso estis publikigita sabate.

La laborplano proponis 29 novajn leĝdonajn projektojn por diskutado ĉi-jare, inkluzive de revizio de la Leĝo pri Prevento kaj Regado de Infektaj Malsanoj kaj la Leĝo pri Krizokaza Respondo kaj ellaborado de la leĝo pri templima negoco, la leĝo pri protekto de personaj informoj kaj la leĝo pri sekureco de datumoj.

La plano ankaŭ promesis rapidigi la ellaboradon de koncernaj leĝoj pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin