Ĉina nacia leĝdona instanco ekzamenis leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en HSAR

(GMT+08:00) 2020-06-21 15:58:23     Redaktoro:Pluveta

La ĉina plej alta leĝdona instanco ekzamenis la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de la Ĉina Popola Respubliko.

La leĝprojekto estis prezentita por diskuto en la 19a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) de ĵaŭdo ĝis sabato.

Komisie de la Konsilio de Prezidantoj de la Konstanta Komitato de la NPK, oficialulo de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la NPK klarigis la leĝprojekton al la sesio ĵaŭde.

Kun 66 artikoloj, la leĝprojekto havas ses ĉapitrojn: la ĝeneralaj principoj; la devoj kaj institucioj de la HSAR pri protekto de nacia sekureco; krimoj kaj punoj; jurisdikcio pri kazoj koncernaj al nacia sekureco, apliko de leĝoj kaj proceduroj; institucioj de la Centra Popola Registaro en la HSAR por protekto de nacia sekureco; kaj aldonaj kondiĉoj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, diris en la ferma kunveno de la sesio, ke starigi kaj plibonigi sur la nacia nivelo la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR por protekti nacian sekurecon estas la grava rimedo por subteni kaj plibonigi la sistemon de "unu lando, du sistemoj".

Li diris ankaŭ, ke tio estas ankaŭ la fundamenta solvo por konservi longtempan prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj certigi stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero de "unu lando, du sistemoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin