Pekino raportis 22 novajn konfirmitajn kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-06-21 15:58:54     Redaktoro:Pluveta

La municipa komisiono pri sano diris dimanĉe, ke Pekino raportis 22 novajn konfirmitajn kronvirusajn kazojn de enlanda propagiĝo, tri suspektatajn kazojn kaj tri sensimptomajn kazojn sabate.

La Pekina Municipa Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke de la 11a ĝis la 20a de junio, Pekino raportis 227 konfirmitajn kazojn de enlanda propagiĝo, ĉiu el kiuj ricevis kuracadon en hospitaloj.

La komisiono diris, ke dume estas 18 sensimptomaj kazoj ankoraŭ sub medicina observado, kaj unu importita kazo enhospitaliĝis en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin