Honkonga socio bonvenigas leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en HSAR

(GMT+08:00) 2020-06-22 13:55:18     Redaktoro:祃璟琳

La honkonga socio bonvenigis la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kiu estis ekzamenita de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

La leĝprojekto, kiu estis prezentita por diskutado en la 19a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) de ĵaŭdo ĝis sabato, estis laŭdata pro la konsidero pri la alta grado de aŭtonomeco kaj juraj diferencoj de Honkongo kaj atingo de perfekta ekvilibro inter gardo de nacia sekureco kaj protekto de la leĝaj rajtoj kaj liberecoj de la honkonga popolo.

Leung Chun-ying, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la leĝdono reflektas la vivecon de principoj de "unu lando, du sistemoj", "la honkonga popolo administranta Honkongon" kaj alta grado de aŭtonomeco.

Tam Yiu-chung, membro de la Konstanta Komitato de la NPK, diris, ke la leĝprojekto kondiĉas la protekton de homaj rajtoj en la plej granda amplekso, plene konsideras la apartecon de la ordinara leĝo, enhavas opiniojn de diversaj sektoroj en Honkongo kaj ankaŭ montras la fidon de la centraj aŭtoritatoj al la leĝplenumaj fortoj de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin