Komenciĝis provoj de enlande konstruita prototipo de nova rapidega magnetleva trajno

(GMT+08:00) 2020-06-22 13:55:57     Redaktoro:祃璟琳

Efikeckontroloj de la enlande konstruita prototipo de nova rapidega magnetleva trajno de Ĉinio, kun projektita maksimuma pohora rapido de 600 kilometroj, komenciĝis en Ŝanhajo dimanĉe.

La prova prototipo, kiu havas nur unu vagonon, povas kontroli kaj optimumigi la ŝlosilajn teknologiojn kaj kernajn sistemajn komponantojn de la rapidega magnetleva sistemo kaj metas teknologian bazon por la baldaŭ venonta inĝenieria prototipo, laŭ la Kompanio Qingdao Sifang de la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio, la trajnofabrikanto en la ĉina orienta provinco Shandong.

La kompanio diris, ke dum la unua provkurado dimanĉe en magnetleva prov-linio, pli ol 200 komponantoj, inkluzive de laborkondiĉoj de trakforkoj, malgrandaj kurboj kaj deklivoj, estis analizitaj.

La prototipo de magnetleva trajno estis fabrikita en la produktlinio de la kompanio en la urbo Qingdao, Shandong, en majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin