Pekino duobligas sian kapablon de ĉiutagaj nukleacidaj ekzamenoj ĝis pli ol 230 000

(GMT+08:00) 2020-06-22 13:56:41     Redaktoro:祃璟琳

La kapablo de Pekino pri ĉiutagaj nukleacidaj ekzamenoj plialtiĝis de 100 000 al pli ol 230 000 ĝis sabato meze de la klopodoj por bridado de la revigliĝo de kronvirusaj kazoj de enlanda propagiĝo.

Gao Xiaojun, proparolanto de la municipa komisiono pri sano, diris, ke la nombro de difinitaj institucioj por nukleacida ekzameno en la urbo pliiĝis de 98 ĝis 124 dum la lasta semajno. Gao diris, ke inter la institucioj estas 20 centroj pri regado de malsanoj, 73 hospitaloj kaj 31 medicinaj laboratorioj.

Ekde la 13a de junio, homoj laborantaj en la pogranda bazaro Xinfadi, kiu rilatis al la lastatempe raportitaj kazoj, loĝantoj en proksimaj komunumoj, kaj homoj, kiuj vizitis la bazaron, estis organizitaj por havi nukleacidajn ekzamenojn.

Laŭ la urba registaro, la urbo ankaŭ prioritatigis la ekzamenon por laborantoj de restoracioj, manĝaĵaj vendejoj, pograndaj bazaroj kaj ankaŭ ekspresaj kaj manĝaĵ-liveraj firmaoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin